La komunisma simbolaro estas la tuto de la simboloj de la komunismo kaj socialismo (ruĝa stelo, martelo kaj falĉileto) kaj ili estas leĝe malpermesataj en Ĉeĥio kaj Hungario[1].

La rikoltilo kaj martelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rikoltilo kaj martelo.
 

La rikoltilo kaj martelo estas simbolo uzita por marki la komunismajn partiojn kaj la socialistajn aŭ komunistojn ŝtatojn.

La ruĝa flago redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ruĝa flago.
 

La ruĝa flago estas socialista simbolo, rilata al la revolucia maldekstro kaj al la socialdemokratia tradicio. Ruĝa flago estas ofte levita aŭ transportita de grupo de socialistoj kaj komunistoj. Ruĝa flago estas ankaŭ kanzono.

La levita pugno redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Levita pugno.
 

La levita pugno naskiĝis kiel kontraŭstaro al la saluto de la nazioj, kiuj etendas la brakojn ĝis la mano. Ĝi estas simbolo ne nur de komunistoj sed ankaŭ de multaj movadoj ĉu maldekstraj ĉu revoluciaj.

Referencoj redakti

  1. (nederlanda) Herwig Lerouge, Het spook van het communisme waart nog steeds door Europa Arkivigite je 2018-03-14 per la retarkivo Wayback Machine, IMAST, alirite la 14-an de marto 2018.

Vidu ankaŭ redakti