Gambarogno (komunumaro)
La komunuaro Gambarogno estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 4950 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Gambarogno.
Komunumaro Gambarogno | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Ĉefloko | Gambarogno |
Koordinatoj | 46° 7′ N 8° 49′ O / 46.117 °N, 8.817 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ N 8° 49′ O / 46.117 °N, 8.817 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4950 (2011-12-31) |
Areo | 51,74 km² |
Loĝantardenseco | 95,7 loĝantoj/km² |
Geografio redakti
La komunumaro Gambarogno post la kunigo de ĉiuj ĝiaj komunumoj kongruas teritorie kun la komunumo Gambaragno. Ĝi etendiĝas ĉe la sudorienta bordo de la Majora Lago inter la ebenaĵo de Magadino kaj la intala komunumo Luino.
Komunumoj de la komunumaro Gambarogno redakti
Ek de la kunigo de ĉiuj komunumoj en la komunumaro en la jaro 2010, la komunumaro Gambarogno konsistas (stato en 2013) el unu sola:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Gambarogno | 4950 | 51.74 | 5398 | |
Totale | 1 | 4950 | -- | 0211 |
Trafiko redakti
Tra la komunumoaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 405 de Cadenazzo al Luino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Belinzono-Sudo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn norde de Gambarogno. Pere de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Cadenazzo al Luino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La komunumaro estiĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 el malnova najbararo de la Voktejo Locarno. Kun efiko de la 25-a de aprilo 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Caviano, Contone, Gerra, Indemini, Magadino, Piazzogna, San Nazzaro, Sant'Abbondio kaj Vira kuniĝis al la nova komunumo Gambarogno, tiel ke nun la tuta komunumaro konsistas el unu sola komunumo.[1]
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Fonto: Rezulto de la konsultaj balotoj pri kuniĝo al nova komunumo Gambarogno Arkivigite je 2014-06-06 per la retarkivo Wayback Machine (PDF, 48 kB, itallingve)
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Gambarogno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)