Malvaglia (komunumaro)
La komunuaro Malvaglia estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Blenio. Ĝi havis 1994 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Malvaglia en la komunumo Serravalle.
Komunumaro Malvaglia | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Blenio |
Ĉefloko | Malvaglia (Serravalle) |
Koordinatoj | 46° 25′ N 8° 59′ O / 46.417 °N, 8.983 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ N 8° 59′ O / 46.417 °N, 8.983 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1994 (2011-12-31) |
Areo | 97,0 km² |
Loĝantardenseco | 21 loĝantoj/km² |
Geografio redakti
La komunumaro Malvaglia konsistas el la suba parto de la Valo de Blenio kaj ties flanka valo, la Valo de Malvaglia.
Trafiko redakti
Tra la komunumaro Malvaglia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinioj laŭlonge de la pasejovojo kaj al la flankaj valoj la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.
Komunumoj de la komunumaro Malvaglia redakti
La komunumaro Malvaglia konsistas ek de la 1-a de januaro 2012 el nur unu sola komunumo, nome Serravalle:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Serravalle | 1994 | 97.0 | 5050 | |
Totale | 1 | 1816 | 61,7 | -- |
Historio redakti
La komunumaro Malvaglia estis kreita kiel administra unuo de la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino surbaze de la mediacia akto en la jaro 1803. Ĝis marto 2012 ĝi konsistis el la tri komunumoj Ludiano, Malvaglia kaj Semione, kiuj kun efiko de la 1-a de aprilo 2012 kuniĝis al la nova komunumo Serravalle.[1]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Malvaglia – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)