Serravalle TI

komunumo de Svislando

Serravalle estas komunumo de la Komunumaro Malvaglia kaj la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1994 loĝantojn laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Malvaglia.

Serravalle
Ludiano
Malvaglia

Semione
Blazonoj de Serravalle
Ruiono de la Kastelo Serravalle
Ruiono de la Kastelo Serravalle
Ruiono de la Kastelo Serravalle
Kantono Tiĉino
Distrikto Blenio
Komunumaro Malvaglia
Koordinatoj  46° 24′ 36″ N 8° 58′ 38″ O / 46.41000 °N, 8.97722 °O / 46.41000; 8.97722 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 36″ N 8° 58′ 38″ O / 46.41000 °N, 8.97722 °O / 46.41000; 8.97722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1994
Areo 96,92 km²
Alteco 389 m super marnivelo
Poŝtkodo 6713 Malvaglia
6714 Semione
6721 Ludiano
Komunumkodo 5050
Mapo de Serravalle
Mapo de Serravalle
Mapo de Serravalle

Geografio redakti

Serravalle situas en la suba parto de la Valo de Blenio kaj etendiĝas en oriento al la Valo de Malvaglia, en kies centro troviĝas baraĵlago. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ludiano, Malvaglia, Semione kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Brugaio, Mirì, Muncrech, Navone, Orino, Pontei, Rongie, Scarp, Scatèd, Sciarcè kaj Tagnugna, kaj multnombraj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 96,92 km², de kiuj 44,8% estas kovritaj de arbaro, 13,8% servas por agrikulturo kaj 1,8% por setlado, pli ol 40% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Serravalle limas en nordo al Blenio, en nordoriento al Mesoko (GR), en oriento al Rossa (GR), en sudo al Biasca, en sudsudokcidento al Pollegio, en okcidento al Bodio, kaj en okcidento al Sobrio.

Trafiko redakti

Tra Serravalle pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinioj laŭlonge de la pasejovojo kaj al la flankaj valoj la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ludiano datiĝas el la jaro 1211 kiel Luguilano[3]; la unua mencio de Malvaglia datiĝas el la jaro 1205 kiel Malvallia [4]; la unua mencio de Semione datiĝas el la jaro 1192 kiel Xamiono[5].

La hodiaŭa komunumo Serravalle estis kreita kun efiko de la 1-a de aprilo 2012 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ludiano, Malvaglia kaj Semione. Por la nova komunumo estis akceptita la nomo de la Kastelo Serravalle, kies ruino situas norde de Ludiano kaj estas la rekonilo de la komunumo.[6]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti