Sobrio
Sobrio estas komunumo de la Komunumaro Giornico kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 78 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Sobrio | |
---|---|
Blazono de Sobrio | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Leventina |
Komunumaro | Giornico |
Koordinatoj | 46° 24′ 0″ N 8° 54′ 0″ O / 46.40000 °N, 8.90000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 0″ N 8° 54′ 0″ O / 46.40000 °N, 8.90000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 78 |
Areo | 6,37 km² |
Alteco | 1117 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6749 |
Komunumkodo | 5081 |
Mapo de Sobrio |
Geografio
redaktiSobrio situas sur teraso ĉe la orienta valflanko de Leventina alte super la valfundo ĉe la malnova gotarda vojo, la tiel nomita strada alta. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sobrio (sur alteco de 1128 m s.m.) kaj la setlejoj Parnasco (sur alteco de 1039 m s.m.), Ronzano (sur alteco de 1116 m s.m.), Usc (sur alteco de 1472 m s.m.) kaj Cascine (sur alteco de 1642 m s.m.).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,37 km², de kiuj 65,7% estas kovritaj de arbaro, 19,7% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Sobrio limas en nordo al Acquarossa, en oriento al Serravalle, en sudo al Bodio, en sudokcidento al Giornico, kaj en nordokcidento al Faido.
Trafiko
redaktiSobrio situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La ununura veturebla vojo al Sobrio estas saka vojo, kiu komenciĝas en Lavorgo. Pere de poŝtaŭtolinio de Sobrio al Lavorgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Sobrio datiĝas el la jaro 1225 kiel Sourio. Dum mezepoko Sobrio estis frakcio de la najbararo Giornico. En la jaro 2004 Sobrio en baloto malakceptis kuniĝon kun la komunumo Sobrio. Parto de la loĝantoj de Sobrio preferus kuniĝon kun la komunumoj de la suba Leventina, kvankam la unika veturebla vojo kondukas al Faido. Ke tia kuniĝo iam okazas, nuntempe malcertas.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Sobrio Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sobrio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)