Sobrio

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Parnasco)

Sobrio estas komunumo de la Komunumaro Giornico kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 78 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Sobrio
Blazono de Sobrio
Blazono de Sobrio
Blazono de Sobrio
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Giornico
Koordinatoj  46° 24′ 0″ N 8° 54′ 0″ O / 46.40000 °N, 8.90000 °O / 46.40000; 8.90000 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 0″ N 8° 54′ 0″ O / 46.40000 °N, 8.90000 °O / 46.40000; 8.90000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 78
Areo 6,37 km²
Alteco 1117 m super marnivelo
Poŝtkodo 6749
Komunumkodo 5081
Mapo de Sobrio
Mapo de Sobrio
Mapo de Sobrio

Geografio redakti

Sobrio situas sur teraso ĉe la orienta valflanko de Leventina alte super la valfundo ĉe la malnova gotarda vojo, la tiel nomita strada alta. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sobrio (sur alteco de 1128 m s.m.) kaj la setlejoj Parnasco (sur alteco de 1039 m s.m.), Ronzano (sur alteco de 1116 m s.m.), Usc (sur alteco de 1472 m s.m.) kaj Cascine (sur alteco de 1642 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,37 km², de kiuj 65,7% estas kovritaj de arbaro, 19,7% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sobrio limas en nordo al Acquarossa, en oriento al Serravalle, en sudo al Bodio, en sudokcidento al Giornico, kaj en nordokcidento al Faido.

Trafiko redakti

Sobrio situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La ununura veturebla vojo al Sobrio estas saka vojo, kiu komenciĝas en Lavorgo. Pere de poŝtaŭtolinio de Sobrio al Lavorgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sobrio datiĝas el la jaro 1225 kiel Sourio. Dum mezepoko Sobrio estis frakcio de la najbararo Giornico. En la jaro 2004 Sobrio en baloto malakceptis kuniĝon kun la komunumo Sobrio. Parto de la loĝantoj de Sobrio preferus kuniĝon kun la komunumoj de la suba Leventina, kvankam la unika veturebla vojo kondukas al Faido. Ke tia kuniĝo iam okazas, nuntempe malcertas.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti