Acquarossa
Acquarossa estas komunumo de la Komunumaro Acquarossa kaj la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1816 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Acquarossa | |
---|---|
Blazono de Acquarossa | |
Preĝejo de Corzonesco en Acquarossa | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Blenio |
Komunumaro | Acquarossa |
Koordinatoj | 46° 27′ 20″ N 8° 56′ 18″ O / 46.45556 °N, 8.93833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 20″ N 8° 56′ 18″ O / 46.45556 °N, 8.93833 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1816 |
Areo | 61,59 km² |
Alteco | 528 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6716 Acquarossa 6722 Corzonceso 6723 Castro 6724 Ponte Valentino |
Komunumkodo | 5048 |
Mapo de Acquarossa |
Geografio
redaktiAcquarossa situas en la centro de la Valo de Blenio, proksimume 20 kilometrojn sude de Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Acquarossa, Altaniga, Castro, Comprovasco, Corzoneso, Cumiasca, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 61,59 km², de kiuj 56,2% estas kovritaj de arbaro, 21,3% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Acquarossa limas en nordo al Blenio, en oriento kaj sudo al Serravalle, kaj en sudokcidento al Sobrio, kaj en okcidento al Faido.
Trafiko
redaktiTra Acquarossa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans la Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinio laŭlonge de la kantona ĉefvojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Lottigna datiĝas el la jaro 1201 kiel Lotingnia. Ĝis komenco de 2004 Acquarossa estis frakcio de la komunumo Lottigna. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj de la Komunumaro Acquarossa, tio estis Castro, Corzoneso, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco estis kunigitaj al la nova komunumo Acquarossa.[3]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Acquarossa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)