Acquarossa

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ponto Valentino)

Acquarossa estas komunumo de la Komunumaro Acquarossa kaj la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1816 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Acquarossa
Blazono de Acquarossa
Blazono de Acquarossa
Blazono de Acquarossa
Preĝejo de Corzonesco en Acquarossa
Preĝejo de Corzonesco en Acquarossa
Preĝejo de Corzonesco en Acquarossa
Kantono Tiĉino
Distrikto Blenio
Komunumaro Acquarossa
Koordinatoj  46° 27′ 20″ N 8° 56′ 18″ O / 46.45556 °N, 8.93833 °O / 46.45556; 8.93833 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 20″ N 8° 56′ 18″ O / 46.45556 °N, 8.93833 °O / 46.45556; 8.93833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1816
Areo 61,59 km²
Alteco 528 m super marnivelo
Poŝtkodo 6716 Acquarossa
6722 Corzonceso
6723 Castro
6724 Ponte Valentino
Komunumkodo 5048
Mapo de Acquarossa
Mapo de Acquarossa
Mapo de Acquarossa

Geografio redakti

Acquarossa situas en la centro de la Valo de Blenio, proksimume 20 kilometrojn sude de Belinzono. La komunumo konistas el la vilaĝoj Acquarossa, Altaniga, Castro, Comprovasco, Corzoneso, Cumiasca, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 61,59 km², de kiuj 56,2% estas kovritaj de arbaro, 21,3% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Acquarossa limas en nordo al Blenio, en oriento kaj sudo al Serravalle, kaj en sudokcidento al Sobrio, kaj en okcidento al Faido.

Trafiko redakti

Tra Acquarossa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans la Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinio laŭlonge de la kantona ĉefvojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lottigna datiĝas el la jaro 1201 kiel Lotingnia. Ĝis komenco de 2004 Acquarossa estis frakcio de la komunumo Lottigna. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj de la Komunumaro Acquarossa, tio estis Castro, Corzoneso, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco estis kunigitaj al la nova komunumo Acquarossa.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti