Acquarossa (komunumaro)
La komunumaro Acquarossa estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la Distrikto Blenio. Ĝi havis 1816 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo kaj vilaĝo Acquarossa.
Komunumaro Acquarossa | |
---|---|
subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Blenio |
Ĉefloko | Acquarossa |
Koordinatoj | 46° 27′ N 8° 56′ O / 46.450 °N, 8.933 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ N 8° 56′ O / 46.450 °N, 8.933 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 61,7 km² |
Loĝantardenseco | 29 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Acquarossa situas en la centro de la Valo de Blenio, proksimume 20 kilometrojn norde de Belinzono.
Trafiko
redaktiTra Acquarossa kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinio laŭlonge de la pasejovojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Komunumoj de la komunumaro Acquarossa
redaktiLa komunumaro Acquarossa konsistas (stato en 2013) el unu sola komunumo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Acquarossa | 1816 | 61,7 | 5048 | |
Totale | 1 | 1816 | 61,7 | -- |
Historio
redaktiĜis 2004 la komunumaro Acquarossa konsistis el la komunumoj Castro, Corzoneso, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 tiuj komunumoj estis kunigitaj al la nova komunumo Acquarossa, kiu ricevis ĝian nomon de la vilaĝo Acquarossa, kiu estas grava kuracloko en la centro de la komunumaro.
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Acquarossa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)