Faido
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Faido (stacidomo). |
Faido estas komunumo de la Komunumaro Faido kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1949 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Faido | |
---|---|
Blazono de Faido | |
Preĝejo Sant'Atanasio en Faido | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Leventina |
Komunumaro | Faido |
Koordinatoj | 46° 28′ 59″ N 8° 47′ 24″ O / 46.48306 °N, 8.79000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 59″ N 8° 47′ 24″ O / 46.48306 °N, 8.79000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1949 |
Areo | 126,3 km² |
Alteco | m super marnivelo |
Poŝtkodo | 67 |
Komunumkodo | 52 |
Mapo de Faido |
Geografio
redaktiFaido situas en la mezo de la Valo Leventina proksimume 20 kilometrojn norde de Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Anzonico, Calonico, Calpiogna, Campello, Cavagnago, Chiggiogna, Faido, Mairengo, Osco, kaj Rossura, kaj multnombraj malgrandaj setlejoj. Tra la komunumo fluas la rivero Tiĉino. [1]
La teritorio de la komunumo antaŭ la kuniĝo de la 1-a de aprilo 2012 etendiĝis sur areo de 24,40 km², de kiuj 53,7% estas kovritaj de arbaro, 21,5% servas por agrikulturo kaj 8,3% por setlado.[2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Faido limas en nordo al Blenio, en oriento al Acquarossa, en sudoriento al Sobrio, en sudo al Giornico, en sudokcidento al Lavizarra, en okcidento al Dalpe, en sudokcidento al Prato (Leventina), kaj en nordokcidento al Quinto.
Trafiko
redaktiTra Faido pasa la kantona ĉefovojo n-ro, la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava gotarda linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Faido datiĝas el la jaro 1171 kiel Faedo. La historio de Faido estas markita de la regado de Urio super la Valo Leventina ekde la 15-a jarcento, kaj de ĝia situo ĉe la vojo al Gotardo-Pasejo.[3]
Kun efiko de la 26-a de januaro 2006 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Rossura, Calonico kaj Chiggiogna kuniĝis kun la komunumo Faido.[4] Kun efiko de la 1-a de aprilo 2012 ankaŭ la ceteraj komunumoj de la komunumaro Faido, nome Anzonico, Calpiogna, Campello, Cavagnago, Mairengo, Osco kuniĝis kun la komunumo Faido.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Mario Fransioli: Faido en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-28)
- ↑ Fonto: Mario Fransioli: Rossura en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-05)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Faido – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)