Leventina (distrikto)

Distrikto de Kantono Tiĉino, Svislando
(Alidirektita el Distrikto Leventina)


La distrikto Leventina (en Esperanto ankaŭ Leventino) estas administra unuo de Kantono Tiĉino. Ĝi havis 9554 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉeloko estas la komunumo Faido.

Distrikto Leventina
Blazono de la distrikto Leventina
Leventina
Mapo de la distrikto Leventina
distrikto de SvisioKantono Tiĉino (administra divido)
Kantono Tiĉino
Ĉefloko Faido
Koordinatoj  46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Areo 479,9 km²
Loĝantardenseco 19,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2103
vdr

Geografio redakti

La Distrikto Leventina konsistas el la meza kaj supra parto de la Valo Leventina, tra kiu fluas la rivero Tiĉino. La nordan limon de la Distrikto Leventino formas la Gotardo-Pasejo.

Trafiko redakti

Tra la Distrikto Leventino kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu kondukas de Bazelo trans Gotardo-Pasejo al Chiasso. De Airolo kondukas nordokcidenten la vojo al Nufenen-Pasejo. Paralele al la kantona vojo kondukas la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu trans la Gotardo-Tunelo konektas Tiĉinon kun la cetera Svislando.

Komunumoj de la distrikto Leventina redakti

La distrikto Leventina konsistas (stato en 2013) el 4 komunumaroj kun entute 10 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Faido estas la plej granda. Jen la listo:

Komunumaro Airolo redakti

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Airolo 1559 94.5 5061
  Bedretto 70 75.2 5063
Totale 2 1629 169,7 --

Komunumaro Faido redakti

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Faido 1949 126,3 5072
Totale 1 1949 123,6 --

Komunumaro Giornico redakti

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Bodio 1019 6.4 5064
  Giornico 851 19.5 5073
  Personico 349 39.1 5076
  Pollegio 782 5.9 5077
  Sobrio 78 6.4 5081
Totale 5 2297 77,3 --

Komunumaro Quinto redakti

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Dalpe 172 14.5 5071
  Prato (Leventina) 429 16.9 5078
  Quinto 1002 75.2 5079
Totale 3 1603 106,6 --

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Leventina datiĝas el la jaro 948 el la testamento de la episkopo Atto di Vercelli, kiu heredigis siajn havaĵojn en la Valo de Blenio al la katedrala kapitolo de Milano. En la jaro 1403 la valanoj konkludis protektokontrakto kun Urio kaj Obvaldo, kiuj volis akiri la kontrolon pri la suda flanko de la Gotardo-Pasejo. Post malvenko en la Batalo de Arbedo en la jaro 1422 la duko de Milano reakiris la kontrolon pri la valo, sed en la jaro 1439 kaj 1441 Urio reakiris la kontrolon pri la Leventino kaj en la paco kontrakto de la jaro 1480, kiu estis konkludita post la Batalo de Giornico la dukoj Visconti de Milano, kiuj sekvis la dukan familion de Sforza, definitive rekonis la suverenecon de Urio pri la Valo Leventina. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la valo apartenis al la tiama Kantono Belinzono, en 1803 ĝi fariĝis distrikto de la nove fondita Kantono Tiĉino.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti