Airolo (komunumaro)
La komunumaro Airolo estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Leventina. Ĝi havis 1629 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Airolo.
Komunumaro Airolo | |
---|---|
subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Leventina |
Ĉefloko | Airolo |
Koordinatoj | 46° 32′ N 8° 37′ O / 46.533 °N, 8.617 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ N 8° 37′ O / 46.533 °N, 8.617 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 169,7 km² |
Loĝantardenseco | loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Airolo situas ĉe la suda flanko de la Gotardo-Pasejo kaj la orienta flanko de Nufenen-Pasejo. Ĝi konsistas el la supra parto de la Valo Leventina kun la flanka Valo de Bederetto. En Airolo fontas la rivero Tiĉino, ĉefa alfluanto de Pado, laŭ kiu nomiĝas la suda kantono de Svislando.
Trafiko
redaktiTra la Komunumaro Airolo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu kondukas de Bazelo trans Gotardo-Pasejo al Chiasso. De Airolo kondukas nordokcidenten la vojo al Nufenen-Pasejo. Paralele al la kantona vojo kondukas la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu trans la Gotardo-Tunelo konektas Tiĉinon kun la cetera Svislando.
Komunumoj de la komunumaro Airolo
redaktiLa komunumaro Airolo konsistas (stato en 2013) el 2 komunumoj, el kiuj Airolo estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Airolo | 1559 | 94.5 | 5061 | |
Bedretto | 70 | 75.2 | 5063 | |
Totale | 2 | 1629 | 169,7 | -- |
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Airolo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)