Personico

komunumo de Svislando

Personico estas komunumo de la Komunumaro Giornico kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Personico
Blazono de Personico
Blazono de Personico
Blazono de Personico
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Giornico
Koordinatoj  46° 22′ 15″ N 8° 55′ 6″ O / 46.37083 °N, 8.91833 °O / 46.37083; 8.91833 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 15″ N 8° 55′ 6″ O / 46.37083 °N, 8.91833 °O / 46.37083; 8.91833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 349
Areo 39,04 km²
Alteco 325 m super marnivelo
Poŝtkodo 6744
Komunumkodo 5076
Mapo de Personico
Mapo de Personico
Mapo de Personico

Geografio redakti

Personico situas ĉe la okcidenta flanko de la suba Valo Leventina, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Personico kaj la setlejoj Grotti sude de la vilaĝo kaj Baseria sur la deklivo sudokcidente de la vilaĝo sur alteco de 616 m s.m. kaj diversaj alpopaŝtejaj setlejoj. Al la komunuma teritorio apartenas du flankaj valoj de Leventina, nome Val Nedro kaj Val d'Ambra. Ĉe la elirejo de la Valo de Ambra situas malgranda baraĵlago.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 39,04 km², de kiuj 62,9% estas kovritaj de arbaro, 5,0% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Personico limas en nordo al Bodio, en nordoriento al Pollegio, en oriento al Biasca, en sudo al Iragna, en sudokcidento al Lavertezzo, en okcidento al Frasco, kaj en nordokcidento al Giornico.

Trafiko redakti

Tra la teritorio de Personico pasas en nordo la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 4 kilometrojn sudoriente apud Biasca. Al la komunumo kondukas sole saka vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 2 en Bodio. Pere de buslinio al la stacidomo de Bodio la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Personico datiĝas el la jaro 1227 Prexonego. Dum mezepoko Personico apartenis al la Najbararo Giornico, kiu jure ekzistis ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803. Tiam ĝi fariĝis komunumo de la nove fondita Kantono Tiĉino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti