Lavertezzo

komunumo de Svislando

Lavertezzo estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1211 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Lavertezzo
Blazono de Lavertezzo
Blazono de Lavertezzo
Blazono de Lavertezzo
Lavertezzo
Lavertezzo
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Verzasca
Koordinatoj  46° 15′ 32″ N 8° 50′ 17″ O / 46.25889 °N, 8.83806 °O / 46.25889; 8.83806 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 32″ N 8° 50′ 17″ O / 46.25889 °N, 8.83806 °O / 46.25889; 8.83806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1211
Areo 58,11 km²
Alteco 536 m super marnivelo
Poŝtkodo 6633
Komunumkodo 5112
Mapo de Lavertezzo
Mapo de Lavertezzo
Mapo de Lavertezzo
Lavertezzo
Lavertezzo, la vilaĝo kun la preĝejo kaj la rivero
La ponto de saltoj

Geografio redakti

Lavertezzo situas en la mezo de la Valo Verzasca, proksimume 15 kilometrojn nordoriente de la urbo Locarno. Al la komunumo apartenas en sudo ankaŭ la eksklavo Riazzino Piano, kiu situas en la ebenaĵo de Magadino. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Lavertezzo kaj la menciita eksklavo la vilaĝetoj Aquino, Rancone kaj Sambugaro. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 58,11 km², de kiuj 51,3% estas kovritaj de arbaro, 7,9% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. La ceteraj proksimume 40% de la teritorio estas altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lavertezzo limas en nordo al Frasco, en nordoriento al Personico, en oriento al Preonzo, en sudoriento al Iragna, en sudsudoriento al Lodrino, en sudo al Vogorno, en sudsudokcidento al Corripo, en sudokcidento al Avegno-Gordevio, en okcidento al Brione (Verzasca), kaj en nordokcidento al la eksklavo Gerra (Verzasca) de la komunumo Cugnasco-Gerra. La eksklavo Riazzino Piano krome limas en nordo kaj oriento al Cugnasco-Gerra, en sudo al eksklavo de Locarno kaj en oriento al Gordola.

Trafiko redakti

La ĉefteritorio de Lavertezzo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Lavertezzo pasas la valvojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La eksklavo Riazzino Piano kontraŭe trafike tre bone atingeblas. Ĝi situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono al Locarno kaj disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Locarno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lavertezzo datiĝas el la jaro 1327 kiel Laverteze. Dum mezepoko Lavertezzo estis flagloko de la Najbararo Verzasca, kaj dividis ties historian sorton. La eksklavo Riazzino Piano, kie nuntempe vivas granda parto de la komunuma loĝantaro dum mezepoko estis la vala vintrorestadejo de la kamparanoj de Lavertezzo, kiuj somere alpopaŝtis en la Valo Verzasca. Nuntempe estas en diskuto kunigo de ĉiuj komunumoj de la Valo Verzasca al nova valkomunumo. Ne klara estas, ĉu al tiu nova komunumo ankaŭ apartenu la eksklavo Riazzino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti