Verzasca (komunumaro)


La komunumaro Verzasca estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 1917 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Lavertezzo.

Komunumaro Verzasca
Blazono de la komunumaro Verzasca
Lavertezzo kaj rivero Verzasca
Mapo de la komunumaro Verzasca
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Ĉefloko Lavertezzo
Koordinatoj  46° 15′ N 8° 50′ O / 46.250 °N, 8.833 °O / 46.250; 8.833 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ N 8° 50′ O / 46.250 °N, 8.833 °O / 46.250; 8.833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1917 (2011-12-31)
Areo 201,06 km²
Loĝantardenseco 9,53 loĝantoj/km²

Geografio

redakti

La komunumaro Verzasca entenas la tutan mezan kaj supran valon de la rivero Verzasca de la fonto ĝis al la Lago de Vogorno.

Trafiko

redakti

La komunumaro Verzasca situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La valo atingeblas pere de la vala vojo de Tenero-Contra, kiu finiĝas en la plej supra loko de la valo, nome en Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Verzasca

redakti

La komunumaro Verzasca konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj Lavertezzo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Brione (Verzasca) 201 48.5 5095
  Corippo 12 7.7 5102
  Frasco 106 25.8 5105
  Lavertezzo 1211 58.1 5112
  Sonogno 95 37.6 5129
  Vogorno 292 23.9 5135
Totale 6 1917 201,6 --

Eksteraj ligiloj

redakti