Vogorno

komunumo de Svislando

Vogorno estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 292 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vogorno
Blazono de Vogorno
Blazono de Vogorno
Blazono de Vogorno
Verzona, komunumo Vogorno
Verzona, komunumo Vogorno
Verzona, komunumo Vogorno
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Verzasca
Koordinatoj  46° 13′ 16″ N 8° 51′ 36″ O / 46.22111 °N, 8.86000 °O / 46.22111; 8.86000 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 16″ N 8° 51′ 36″ O / 46.22111 °N, 8.86000 °O / 46.22111; 8.86000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 292
Areo 23,88 km²
Alteco 461 m super marnivelo
Poŝtkodo 6632
Komunumkodo 5135
Mapo de Vogorno
Mapo de Vogorno
Mapo de Vogorno

Geografio redakti

Vogorno situas en la valo de la rivero Verzasca ĉe la orienta flanko de la baraĵlago Lago de Vogorno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vogorno kun la setlejo Pregossa kaj la frakcioj Berzona, San Bartolomeo kaj Sant'Antonio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,88 km², de kiuj 59,7% estas kovritaj de arbaro, 11,9% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vogorno limas en nordo al Lavertezzo, en nordoriento al Preonzo, en oriento al Cugnasco-Gerra, en sudo al Gordola, en sudokcidento al Mergoscia, kaj en nordokcidento al Corippo.

Trafiko redakti

Vogorno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Vogorno pasas la vojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de la poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De San Bartolomeo aertelfero kondukas al la alpopaŝtejo Bardughe.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vogorno datiĝas el la jaro 1234 kiel Vegorno. Vogorno dum mezepoko estis najbararo de la valkomunumo Verzasca. Ĝis 1822 ankaŭ Corippo apartenis al la komunumo Vogorno. Ek de la 14-a jarcento la loĝantoj de Vogorno pasis la vintrojn en la ebenaĵo de Magadino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti