Gordola

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gordola (stacidomo).

Gordola estas komunumo de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4384 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Gordola
Blazono de Gordola
Blazono de Gordola
Blazono de Gordola
Tipa tiĉina domo en Gordola
Tipa tiĉina domo en Gordola
Tipa tiĉina domo en Gordola
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Navegna
Koordinatoj  46° 10′ 44″ N 8° 51′ 54″ O / 46.17889 °N, 8.86500 °O / 46.17889; 8.86500 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 44″ N 8° 51′ 54″ O / 46.17889 °N, 8.86500 °O / 46.17889; 8.86500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4384
Areo 7,04 km²
Alteco 222 m super marnivelo
Poŝtkodo 6596
Komunumkodo 5108
Mapo de Gordola
Mapo de Gordola
Mapo de Gordola

Geografio redakti

Gordola situas sur la Ebenaĵo de Magadino ĉe la orienta bordo de la rivero Verzasca inter la baraĵlago Lago de Vogorno en nordo kaj la Majora Lago en sudo, proksimume 8 kilometrojn oriente de la urbocentro de Locarno, al kies aglomeraĵola komunumo apartenas. En la ebenaĵo la komunumo aspektas urbece, dum la nordo, kiu etendiĝas al la Montoj de Motti estas grandparte kovrita de maronarbaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gordola kun la kvartaloj kaj setlejoj Gaggiole, Gordemo, Monti di Motti, Rongia, Saleggi kaj Scalate[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,04 km², de kiuj 61,4% estas kovritaj de arbaro, 10,4% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gordola limas en nordo al Vogorno, en nordoriento al Cugnasco-Gerra, en oriento al la eksklavo Riazzino de la komunumo Lavertezzo, en sudoriento al la aerodroma eksklavo de Locarno, en sudo en unu punkto al la Majora Lago, en okcidento al Tenero-Contra, kaj en nordokcidento al Mergoscia.

Trafiko redakti

Tra Gordola pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13. En sudo tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A13, kies plej proksima alveturejo situas rekte okcidente de la komunumo en Tenero. Pere de la la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Locarno la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. Rekte sude de la komunumo situas la aerodromo de Locarno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gordola datiĝas el la jaro 1200 kiel Gordora. Dum mezepoko la loĝlokoj de Gordola situis sur la montetoj, dum la ebenaĵo estis ne loĝebla marĉolando. La Majora Lago etendiĝis ĝis al la mezepoka burgo, kiu malaperis en la 14-a jarcento. La kapitanoj de Locarno posedis feŭdajn rajtojn en Gordola. Gordola estis la ununura vilaĝo en la kamparo de Locarno, kies loĝantoj posedis la privilegion mem elekti sian pastron kaj elekti membron de la pastra konsilio. La preĝejo Sankta Antonio estis detruita en la jaro 1829 de inundo kaj poste rekonstruita. [3]

Evoluo de la loĝantaro redakti

Dum la mezepoko ĝis la fino de la 19-a jarcento Gordola estis malgranda kampara komunumo, kies loĝantaro modeste kreskis ĝis meze de la 19-a jarcento, tiam fine de la 19-a jarcento konsiderinde malkreskis. En la dua duono post la riverkorektoj de Verzasca kaj Tiĉino la komunuma loĝantaro tiam eksplodis nuntempe superas 4000.[4]

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro Loĝantoj
1850 290
1880 866
1900 550
1950 1419
2000 3878

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti