Verzasca

komunumo en la kantono Tiĉino de Svislando
(Alidirektita el Komunumaro Verzasca)

La komunumaro Verzasca estas eksa administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 1917 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Lavertezzo. En oktobro 2020 la loĝlokoj de la komunumaro Verzasca fuziis al nova komunumo Verzasca, kiu la 31-an de decembro 2023 havis 786 loĝantojn[1] sur areo de 218,48 kvadrataj kilometroj,[2] kio rezultigas loĝdenson de 3,6 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Avegno-Gordevio.

Komunumaro Verzasca
Lavertezzo kaj rivero Verzasca
Mapo de la komunumaro Verzasca
komunumo en Svislando
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Ĉefloko Lavertezzo
Koordinatoj  46° 15′ N 8° 50′ O / 46.250 °N, 8.833 °O / 46.250; 8.833 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ N 8° 50′ O / 46.250 °N, 8.833 °O / 46.250; 8.833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 786 (fine de 2023), 1917 (fine de 2011)
Areo 218,48 km²
Loĝantardenseco 3,6 loĝantoj/km²

Geografio

redakti

La malnova komunumaro kaj nuna komunumo Verzasca entenas la tutan mezan kaj supran valon de la rivero Verzasca de la fonto ĝis al la Lago de Vogorno.

Trafiko

redakti

La komunumaro / komunumo Verzasca situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La valo atingeblas pere de la vala vojo de Tenero-Contra, kiu finiĝas en la plej supra loko de la valo, nome en Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Verzasca

redakti

La komunumaro Verzasca konsistis ĝis la fuzio de 2020 el 6 komunumoj, el kiuj Lavertezzo estas la plej granda. Jen la listo (kun datumoj fine de 2011):

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Brione (Verzasca) 201 48.5 5095
  Corippo 12 7.7 5102
  Frasco 106 25.8 5105
  Lavertezzo 1211 58.1 5112
  Sonogno 95 37.6 5129
  Vogorno 292 23.9 5135
Sume 6 1917 201,6 --

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti