Malvaglia (komunumaro)

Komunumaro de Kantono Tiĉino, Svislando


La komunuaro Malvaglia estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Blenio. Ĝi havis 1994 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Malvaglia en la komunumo Serravalle.

Komunumaro Malvaglia
Blazono de la komunumaro Malvaglia
Ruino Serravalle
Mapo de la komunumaro Malvaglia
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Blenio
Ĉefloko Malvaglia (Serravalle)
Koordinatoj  46° 25′ N 8° 59′ O / 46.417 °N, 8.983 °O / 46.417; 8.983 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ N 8° 59′ O / 46.417 °N, 8.983 °O / 46.417; 8.983 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1994 (2011-12-31)
Areo 97,0 km²
Loĝantardenseco 21 loĝantoj/km²

Geografio redakti

La komunumaro Malvaglia konsistas el la suba parto de la Valo de Blenio kaj ties flanka valo, la Valo de Malvaglia.

Trafiko redakti

Tra la komunumaro Malvaglia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinioj laŭlonge de la pasejovojo kaj al la flankaj valoj la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Malvaglia redakti

La komunumaro Malvaglia konsistas ek de la 1-a de januaro 2012 el nur unu sola komunumo, nome Serravalle:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Serravalle 1994 97.0 5050
Totale 1 1816 61,7 --

Historio redakti

La komunumaro Malvaglia estis kreita kiel administra unuo de la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino surbaze de la mediacia akto en la jaro 1803. Ĝis marto 2012 ĝi konsistis el la tri komunumoj Ludiano, Malvaglia kaj Semione, kiuj kun efiko de la 1-a de aprilo 2012 kuniĝis al la nova komunumo Serravalle.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti