Komunumaro Naunhof

La komunumaro Naunhof (germane Verwaltungsgemeinschaft Naunhof) estas administra unuiĝo de tri komunumoj en la federacia lando Saksio de Germanio. Ĝi situas en la centra parto de la distrikto Leipzig, ĝis julio 2008 en la okcidenta parto de la tiutempa distrikto Muldental, proksimume 13 kilometrojn nordokcidente de la urbo Grimma. La urbego Lepsiko (Leipzig) troviĝas proksimume pliajn 10 kilometrojn nordokcidente. La teritorion de la komunumaro pasas la aŭtoŝoseo A 14, kiu atingeblas per la al- kaj elveturejoj Naunhof kaj Klinga. La komunumon Naunhof pasas la fervoja linio Leipzig-Döbeln-Dresden, la komunumon Belgershain la linio Leipzig-Geithain.

Komunumaro Naunhof
Blazono
Komunumaro Naunhof (Germanio)
Komunumaro Naunhof (Germanio)
DEC

Map

administrative community of Sachsen
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Leipzig
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Aŭtomobila kodo L
Subdivido 3 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Volker Zocher
Titolo de komunumestro Verwaltungsvorsitzender
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Markt 1
04683 Naunhof
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 16′ N, 12° 35′ O (mapo)51.266712.5833Koordinatoj: 51° 16′ N, 12° 35′ O (mapo)
Areo 97,22 km²
Oficiala retejo http://www.naunhof.de/
vdr

La tri komunumoj kun komunumeroj redakti

  • Naunhof kun la komunumeroj Naunhof (urbo), Albrechtshain, Ammelshain, Eicha, Erdmannshain, Fuchshain und Lindhardt (fine de decembro 2022 sume 8839 loĝantoj)
  • Belgershain kun la komunumeroj Belgershain, Köhra, Rohrbach kaj Threna (fine de decembro 2022 sume 3380 loĝantoj)
  • Parthenstein kun la komunumeroj Grethen, Großsteinberg, Klinga kaj Pomßen (fine de decembro 2022 sume 3545 loĝantoj)

Bazaj datumoj redakti

  • areo: 97,22 km²
  • nombro de loĝantoj: 15 286 (fine de decembro 2012)
  • loĝdenso: 157 loĝantoj po km²