Komunumaro Otterbach-Otterberg
La Verbandsgemeinde Otterbach-Otterberg (mallonge VG Otterbach-Otterberg) estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la komunumo Otterberg, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Kaiserslautern de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj ene de ĝi, en la suda parto, la historia regno Palatinato (germane Pfalz respektive historie Kurpfalz). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 18 967 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumaro nur ekestis la 1-an de julio 2014, per kunigo de la du antaŭe sendependaj komunumaroj Otterbach kaj Otterberg, el kies kombino kreiĝis la nova nomo de la administra unuo.
VG Otterbach-Otterberg | |||||||
| |||||||
komunumaro | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||||
Distrikto | Kaiserslautern | ||||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | ||||||
Aŭtomobila kodo | KL | ||||||
Oficiala Municipokodo | 073355010 | ||||||
Subdivido | 12 komunumoj (Gemeinden) | ||||||
Politiko | |||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 27 67697 Otterberg | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 18967 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 30′ N, 7° 46′ O (mapo)49.5009557.771997Koordinatoj: 49° 30′ N, 7° 46′ O (mapo) | ||||||
Areo | 122,98 km² | ||||||