Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben

La komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben - germane Verbandsgemeinde Thaleischweiler-Wallhalben - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, ĉirkaŭ la komunumo Thaleischweiler-Fröschen. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 373 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumaro cetere ekestis nur la 1-an de julio 2014, per kunigo de la antaŭe sendependaj komunumaroj Thaleischweiler-Fröschen kaj Wallhalben. La oficialan novan nomon ĝi ricevis la 1-an de januaro 2016.

Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben
Blazono
Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben (Germanio)
Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben (Germanio)
DEC

Map

Verbandsgemeinde in Rheinland-Pfalz
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südwestpfalz
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo PS
Oficiala Municipokodo 073405009
Subdivido 20 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Politiko
Komunumestro Thomas Peifer
Adreso de la administrejo Hauptstraße 52
66987 Thaleischweiler-Fröschen
Demografio
Loĝantaro 17373 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 17′ N, 7° 33′ O (mapo)49.297.55Koordinatoj: 49° 17′ N, 7° 33′ O (mapo)
Areo 142,65 km²
Oficiala retejo http://www.vgtw.de
vdr

Eksteraj ligiloj redakti