Komunumo Övertorneå

Ĉi tiu artikolo temas pri sveda komunumo okcidente de la rivero Torne Älven. Por samnoma najbara finna komunumo oriente de la rivero rigardu la paĝon Ylitornio.

Komunumo Övertorneå, finne Ylitornion kunta, parollingve en la ambaŭ lingvoj Övertorneå, estas komunumo de Svedio apud Torneälven kaj landlimo de Finnlando. Ĝi apartenas al Norrbotten. Ĝia areo estas 2 358,03 km². En fino de jaro 2019 la komunumo havis 4299 loĝantojn. La administracia sidejo estas vilaĝo Övertorneå.

Centro de Övertorneå

En la komunumo estas multe eksterlandanoj. En la komunumo estas 22,43 km² da kampo, 0,9 procentoj el la areo. Plejo de ĝiaj loĝantoj parolas fluante kaj svedan kaj finnan. Plejparto el la loknomoj estas finnlingvaj. Administra centro de la komunumo estas kirkvilaĝo. Ĝi havas proksimume 2000 loĝantojn. Ĝi situas apud Torneälven. Alia setlejo estas almenaŭ Juoksengi. La komunumo estas fondita en 1862. En 1969 ĝia areo kreskis. Parto el la komunumo situas pli norde ol Arkta Cirklo. Tial en Komunumo Övertorneå oni povas vidi meznoktan sunon. En la komunumo estas tri kirkoj.

Eksteraj ligiloj redakti