Ĉi tiu artikolo temas pri finna komunumo oriente de la rivero Torne Älven/Tornionjoki. Por samnoma najbara sveda komunumo okcidente de la rivero rigardu la paĝon Komunumo Övertorneå.
Ylitornio estas komunumo en la Laponia provinco de Finnlando, mallonge en finna Laponio. Ylitornio situas ĉe la sveda landlimo, apud Tornio-rivero. La nomo signifas Supra Tornio (Alatornio, "Malsupra Tornio", estas ligita al urbo Tornio). En la alia flanko de rivero en Svedio la najbara komunumo nomiĝas ankaŭ Supra Tornio (svede: Övertorneå). En Ylitornio situas konata monteto Aavasaksa.