Kongregacio por la dia kulto kaj disciplino de la sakramentoj

La Kongregacio por la dia kulto kaj disciplino de la sakramentoj (Latine: Congregatio de cultu divino et disciplina sacramentorum) estas unu el la naŭ kongregacioj de la roma kurio.

Kongregacio por la dia kulto kaj disciplino de la sakramentoj
Kongregacioj de la Roma Kurio
Komenco 1-a de marto 1989 vd
Antaŭe Congregation for Divine Worship • Congregation for the Discipline of the Sacraments vd
Lando(j) Vatikano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
KONGREGACIOJ DE LA ROMA KURIO
“Kongregacio por la Dia kulto kaj Disciplino de la Sakramentoj (Latine: "Congresagatio de cultu divino et disciplina sacramemta”
Taskoj = ĝi okupiĝas pri ĉio apartenanta al la apostola seĝo rilate la reglamentadon kaj la promovon de la sankta liturgio, unualoke de la sakramento (Pastor Bonus, 62)
starigo = la 22-an de januaro 1588
alinomiĝo = la 8-an de majo 1969
regtitolo = prefekto, kardinalo prefekto
nuna reganto = Robert Sarah
nuna sekretario = ĉefepiskopo Arthur Roche
sidejo = Palaco de la Kongregacio, piazza Pio XII, 10 – 00193
telefono = 06 69884316
retejo = [www.vatican.va/roman_curia/congregations/ccdds/index_it.htm]
fakso = 06 69883499

Historiaj sciigoj redakti

Ĝi funkcioj estis origine plenumitaj de la Kongregacio por la ritoj, starigita de la 22-an de januaro 1588 de papo Siksto la 5-a per la buleo Immensa Aeterni Dei.

La nuna ministerio rezultas el la unuiĝo de aliaj du aŭtonomaj: la Kongregacio por la dia kulto (starigita de papo Paŭlo la 6-a per la apostola konstitucio Sacra rituum congregatio de la 8-a de majo de 1969) kaj de la Kongregacio por la disciplino de la sakramentoj (starigita de papo Pio la 10-a per la apostola konstitucio Sapienti consilio de la 29-a de 1908). Ili estis unuigitaj unuafojon de Paŭlo la 6-a per la dokumento Constans nobis studium de la 11.a de novembro 1975; kaj refaritaj aŭtonomaj de papo Johano Paŭlo la 2-a la 3-an de aprilo de 1984.

Per la apostola konstitucio Pastor Bonus, publikigita la 28-an de junio de 1988, Johano Paŭlo la 2-a ilin definitive unuigis.

Funkcioj redakti

Tiu kongregacio havas kompetenton sur ĉio kio koncernas la liturgion de la Latina Eklezio (prizorgas la pretigon de la liturgiaj tekstoj kaj kontrolas la tradukojn al la diversaj lingvoj) kaj disciplinon de la sep sakramentoj (aparte, ĝi esploras la problemojn rilatajn al la kazoj pri la (ne)valideco de la geedziĝo kaj de la ordino.

La Kongregacio estas nuntempe strukturita per 40 membroj (kardinaloj, ĉefepiskopoj kaj episkopoj). Ĝia prefekto, nomumita la 9-an de decembro 2008 de papo Benedikto la 16-a, estas la hispana kardinalo Antonio Cañizares Llovera.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Retejo de la Apostola Seĝo.