La konkanoj estis kantabra tribo.

Konkanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La konkanoj (latine: Concani) vivis en nord-centra areo de praa Kantabrio.

Ties ĉefurbo estis Concana, kiuj laŭ la geografo Ptolomeo estas ĉe sama meridiano al Juliobriga, tio estas, ĝi estis la plej norda urbo en la praa Kantabrio.

La nuna loko de la areo loĝata de konkanoj ne estas ankoraŭ konata. Laŭ kelkaj aŭtoroj, ties nomo estas rilata al loknomo Santillana, kaj tial ili konsideras ties loĝareon proksima al nuna Santillana del Mar. Laŭ aliaj, ties territorio estis eble en la nuna komarko Liébana, proksime al vilaĝo Congarna, konsiderante, ke Ptolomeo mislegis la mapon de Kantabrio, kiun li uzis dum sia historia registrado. Alia hipotezo estas, ke la nomo ankaŭ rilatas al kelt-devena konerkanoj, nomo de apuda gento loĝanta la valon de Cabuérniga.

La konkanoj militis kontraŭ Romio dum la Kantabraj militoj. Tiu ĉi gento estis menciita de romia Silius Italicus en registraĵoj sur la Punikaj Militoj. En la suba dokumento li skribis, ke oni akompanis Hanibalon dum Dua Punika Milito kaj jen Horacio kantas ebriiĝinte per ĉevala sango (oni miksis ĝin kun lakto kaj trinkis ĝis sveno dum militaj ritoj):

Citaĵo
 Utcumque mecum vos eritis, libens

insanientem nauta Bosphorum
temptabo et urentis harenas
litoris Assyrii viator,
visam Britannos hospitibus feros
et laetum equino sanguine Concanum,
visam phaeretratos Gelonos

et Scythicum inviolatus amnem.[1] 
— Horacio. Carm. III 4. v29-36

Referencoj redakti

  1. «Kiel longe vi estos kun mi, tiel mi volonte alfrontos frenezon navigi tra Bosforo, kaj, kiel marŝanto sur la ardega sablo de Asirio, mi vidos Britonojn, ferocajn al fremduloj, kaj konkanon, amantan ĉevalan sangon, kaj mi iros vidi la Gelonojn, portantajn sagujon kaj al rivero Skitio, senvunde.»