Malfermi la ĉefan menuon

Konkordo estas la nomo de iama Esperanto-Societo en Varsovio. En 1921 fondiĝis tiu ĉi Esperantista rondo. La celo estis disvastigi ne nur Esperanton, sed ankaŭ ĝian internan ideon. Fondita 18 majo 1921 laŭ instigo de Klara Zamenhof. Fondintoj estis Wiesenfeld, J. Litauer, Ign. Teichfeld. Lidja Zamenhof aktivis kiel estraranino de "Konkordo". La lastaj konataj spuroj pri la aktivado de la rondo datumas de 1936. Ĝian malfortiĝon kaj malaperon kaŭzis la morto de du kernaj aktivuloj Leono Zamenhof kaj Feliks Zamenhof, kaj la kresko de naciisma etoso en tiama Pollando [1]

Eksteraj ligilojRedakti

FontojRedakti


  1. Zofia Banet-Fornalowa: Konkordo, disvastiganto de Homaranismo, Homarane 2:9-35, 2014