Konsilio de muftioj de Rusio

La Konsilio de muftioj de Rusio (ruse Совет муфтиев России, ruse СМР, latinliterigo Sovet muftiev Rossii) estas islama tegmenta organizaĵo en la Rusia Federacio, en kiu kunlaboras multaj islamaj regionaj organizaĵoj de la ŝtato. La konsilio fondiĝis en 1996 kaj havas sian centran oficejon en Moskvo. La konsilion ekde sia fondiĝo gvidas la tatara muftio Ravil Gajnutdin, kiu ankaŭ estas la gvidanto de la Spirita administrado de Islamanoj de la Rusia Federacio (мусульман Российской Федерации, mallongigo ДУМ РФ).

Ravil Gajnutdin, prezidanto de la kunsilio, en septembro 2010

La konsilio funkcias kaj kiel organiza komitato por la islamanoj de Rusio, kaj kiel kunordiganto de diversaj publikaj aktivaĵoj, por subteni la prosperon de islamo en la lando. Ĝi instalas lernejojn, konstruas kunvenejojn kaj disponigas literaturon. Inter la edukaj institucioj de la konsilio kiuj plej konatiĝis, estas du madrasoj tre for de grandaj urboj, la lernejoj Joldiz en Nabereĵnije Ĉelni kaj Al-Furkan en Buguruslano. La konsilio ankaŭ internacie aktivas kaj havas aparte intensajn rilatojn al la islame dominitaj landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, sed ankaŭ de centra kaj okcidenta Azio kaj de Norda Afriko.

La konsilio fondiĝis en 1996 por unuecigi la islamajn organizaĵojn de la lando. Jam post malmultaj jaroj ĝi organizis grandajn internaciajn konferencojn, kiel ekzemple en majo 1999 la internacian forumon "La estonteco de la islamanoj de rusio en la nova jarmilo". Ĝi demonstras aparte bonajn rilatojn al la prezidanto de Rusio, Vladimir Putin, kaj la registaro de Rusio, kaj plurfoje aparte laŭdis ties internacian politikon rilate al islamaj ŝtatoj. Krome la konsilio penas subteni islaman bankan sistemon - en Rusio, sed ankaŭ internacie.

Eksteraj ligiloj redakti