Eŭropa Konstitucio

(Alidirektita el Konstitucio de Eŭropo)

La Eŭropa Konstitucio (formale: Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo) estas propono por traktato inter la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Se la traktato estus ratifita de la membroŝtatoj, ĝi formus la novan leĝan bazon de la Unio.

La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio proponis la novan traktaton unuavice por anstataŭigi la grandan nombron da diversaj traktatoj sur kiuj la Unio ĝis nun estis bazita kaj duavice celante respondi al la ŝanĝiĝantaj atendoj de la enloĝantaro de la Unio kaj de la ŝanĝiĝanta mondo en kiu la Unio situas.

Enhavaj novigoj de la projekto redakti

Krom la instituciaj reformoj, la konstitucia projekto enhavis serion de aliaj novigoj, kiuj iel modifis la oficojn de la Eŭropa Unio aŭ restrukturis iujn formojn de kunago inter la membroŝtatoj.

Ĉarto de fundamentaj rajtoj kaj adopto de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj redakti

Signifan novigon konsistigis la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio en Parto 2 de la projekto. Tiu ĉarto estis adoptita kaj solene proklamita jam en 2000 de la Eŭropa Parlamento en Nizza, sed dume restis sen leĝa devigipovo.

Per la konstitucia projekto la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj fariĝus deviga en la tuta Eŭropa Unio. Enhave ĝi orientiĝis laŭ la Eūropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. Tiel ĝi iris pli longe pri multaj aferoj kaj malpli longe en aliaj ol kompareblaj katalogoj de fundamentaj rajtoj, ekzemple en landaj konstitucioj. Tamen Art. 2-113 eksplice validigis la "avantaĝoprincipon", laŭ kiu en neniu okazo la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj povas malplifortigi la fundamentan rajtaron de individuoj. Do, kie ajn la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj kaj aliaj leĝe validaj katalogoj de fundamentaj rajtoj malsamis, la regulo pli favora al la individuoj principe supervalidus.

Art. 1-9 Par. 2 antaŭvidis la adopton de la EU al la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj (EKHR). Ties adopto estis diskutata jam de jardekoj, je ne malgranda grado ĉar post la Raporto de Birkelbach en 1961 la Eŭropa Unio ĉerpis siajn politikajn valorojn el la fundamentaj reguloj de la Eŭropa Parlamento, kiuj estis malvalidigotaj en la EKHR. Ĉiuokaze por adopti la EKHR la Eŭropa Unio bezonis propran juran personecon, kiu ĝi estis ekhavonta per la konstitucio.

Krome, por ke la EU adoptu la EKHR estis bezonata ŝanĝo al la Konvencio, ĉar tiutempe ĝi nur estis adoptebla de membroŝtatoj de la Eŭropa Parlamento (Art. 59 Par. 1 EKHR). Tiu adekvatigo devis okazi per la 14-a aldonprotokolo de la EKHR, kiun Rusujo, kiel membroŝtato de la EKHR, ankoraŭ ne estis ratifinta kaj kiu tial ankoraŭ ne validis. Aldone, por la antaŭvidita adopto de la EU al la EKHR, adopta interkonsento devis traktiĝi, kiu estus aparta internacia traktato, kaj tial nepre devis esti unuvoĉe decidita de la Parlamento de la Eŭropa Unio kaj ratifita de ĉiuj membroŝtatoj de la EKHR. Fine, ankaŭ ĉe la validiĝo de la konstitucio ĉiu membroŝtato rajtus vetoi la adopton de la EKHR, ĉar ĝi rajtus rifuzi la konkretajn kondiĉojn de la adopto.

Historio kaj ratifo redakti

 
Statuso de la ratifo de la membroŝtatoj kaj kanidat-ŝtatoj
  •  Jes - Per traktato
  •  Jes - Per parlamento
  •  Jes - Referendumo
  •  Ne - Referendumo
  •  Referendumo prokrastita
  •  Neniu proponita referendumo
  • La Europa Konsitucio baziĝas precipe sur la du ĉefaj traktatoj kiuj fundamentas por la Eŭropa Unio, nome la Traktato de Romo (1957) kaj la Traktato de Maastricht (1992). Tiuj du estas modifitaj tra la jaroj, i.a. pere de la traktatoj de Amsterdamo kaj Nico.

    La ekon por la konstitucio de Eŭropo oni donis dum la Deklaro de Laken, ĉe kiu oni enkondukis Eŭropan Konvencion kiu havis kiel celon surpaperigi provversion de la konstitucio. En julio 2003 oni publikigis tiun ĉi provversion. Jam dum la unua Eŭropa pinta konferenco pri tiu ĉi teksto klariĝis ke ne estus facile interkonsenti pri la definitiva teksto. Post multe da intertraktado finfine en junio 2004 oni interkonsentis pri ĝi.

    La laŭleĝa traktato estis subskribita en Romo la 19-an de oktobro 2004 de la diversaj ministroj pri Eksteraj Rilatoj. Romo ankaŭ estas la urbo en kiu la Eŭropa Komunumo estis fondita en la jaro 1957. Antaŭ ol la traktato ekvalidas, ĝi devas esti ratifita de ĉiuj membraj ŝtatoj. Oni atendis ke tiu proceso daŭros pli malpli du jarojn. En iuj landoj registaroj organizis referendumojn pri la ratifo. En aliaj landoj nur la parlamento (mal)aprobis. La 29-an de majo 2005 la franca popolo voĉdonis kontraŭ la pronono. La 1-an de junio ankaŭ la Nederlandanoj malaprobis ĝin kun 61,6 elcentoj - neatendita nombro. Ne estis certe kio poste okazos kaj la Eŭropa Unio estis en krizego.

    Analizoj pri tiu krizo troviĝas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto, aparte Bernard Cassen: Por Eŭropo de demokratia noviĝo, analizo de André Bellon pri la filozofia dimensio de la franca rifuzo. kaj ĉe Monda Asembleo Socia (MAS)[rompita ligilo]. Laŭ multaj analizistoj, la rifuzo de la konstituci-traktato signifas la reaperon de la civitano sur la politika scenejo, enmiksiĝanta en la demandojn kiuj koncernas lin.

    La Eŭropaj ATTAC kuniĝis en Parizo, la 16-an de junio 2005, kaj faris jenan deklaron, kiu estas samtempe la strategia plano por refondado de sociala kaj demokratia Eŭropo Arkivigite je 2005-11-19 per la retarkivo Wayback Machine [1].

    La postuloj ne nur de ATTAC, sed ankaŭ de la pli ol 900 francaj kolektivoj (kiuj engaĝiĝis por la NE al tiu konstitucia traktato) kaj de diversaj eŭropaj partioj, estis ellaborado de nova konstitucio kiu temu nur pri la institucioj, kiuj estu aŭtente demokratiaj; krome ke estu nuligataj aŭ komplete reviziataj la lastaj direktivoj, taksataj antisocialaj. Aldone, ili alvokis al kolektiĝo de la civitanoj por komune ellabori konkretajn postulojn por revizii la tuton de la eŭropa politiko.

    Ĉar la projekto de Eŭropa Konstitucio pro rifuzoj en du referendumoj (Francio, Nederlando) fiaskis, ĝi estis poste en nur iomete modifita formo ratifita de la membrolandaj parlamentoj kaj fine per referendumo (post unua rifuzo) en Irlando. Vidu pri tiu evoluo Traktaton de Lisbono.

    Traduko de la Eŭropa Konstitucio 2004 en Esperanto redakti

    • [1] La kompleta traduko de la Eŭropa Konstitucio ĉe Vikifontaro.

    Referencoj redakti

    1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-11-19. Alirita 2005-07-14.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti