Konstruludilo

(Alidirektita el Konstruludo)

Konstruludilo estas serio de standardaj pecoj kiuj permesas la konstruadon de vario de diferencaj modeloj. La pecoj evitas la komplikon de fabrikataj pecoj, kaj la postulon de speciala trejnado necesa por desegni kaj konstrui komplikajn sistemojn. Tio faras ilin taŭgaj por portempaj strukturoj, aŭ por uzado kiel ludiloj por infanoj. La pecoj uzataj nomiĝas plej ofte blokojbrikoj.

Blokoj aŭ brikoj Lego kuraĝigas lernadon pere de ludado.

La greka filozofo Platono verkis, ke la futura arkitekto ludas je konstruaĵoj dum infanaĝo.[1] Konstruludilo estas kolekto de separataj pecoj kiuj povas esti kunigitaj por krei modelojn. Popularaj farotaj modeloj estas aŭtoj, kosmoveturiloj, kaj domoj. La konstruotaj aĵoj kiuj estas konstruitaj estas foje uzataj post kompletigo, sed ĝenerale parolante, la celo estas konstrui aĵojn laŭ propra desegno, kaj malnovaj modeloj ofte estas malfaritaj kaj la pecoj estas reuzataj en novaj modeloj.

La plej malnovaj kaj, eble plej ofta konstruludilo estas serio de simplaj lignaj blokoj, kiuj estas ofte pentritaj je brilaj koloroj kaj havigitaj al infanoj kaj beboj. Konstruludiloj kiaj brikoj de Lego kaj de Lincoln Logs estas desegnitaj por iom pli aĝaj kaj estis tre popularaj en la lasta jarcento. Konstruludiloj allogas al infanoj (kaj plenkreskuloj) kiuj ŝatas labori per siaj manoj, puzlo-solvantoj, kaj kazoj de imago-povo.

Kelkaj aliaj ekzemploj estas Bayko, Konstruk-Tubes, K'Nex, Erector Set, Tinkertoy, kaj Meccano, kaj ĝenraj konstruludiloj kiaj Neodimaj magnetludiloj.

Notoj redakti

  1. Karl Hils, The Toy - Its Value, Construction and Use, Edmund Ward Ltd., London, 1959.

Eksteraj ligiloj redakti