Ludilblokoj (ankaŭ konstrublokojkonstrubrikoj, aŭ pli simple blokoj) estas ludiloj, nome lignaj, plastaj aŭ spongo-kaŭĉukaj pecoj de variaj formoj (kvadrata, cilindra, arka, triangula, ktp.) kaj koloroj kiuj estas uzataj kiel konstruludiloj. Foje ludilblokoj montras literojn de la alfabeto. Jam en 1693 la angla filozofo John Locke faris la unuajn aludojn al alfabetaj blokoj.

Aro de blokoj.

Oni diras, ke tiuj ludiloj ege helpas al la imagopovo kaj kreiva kapablo de la infanoj.