Kontaktdanco, ankaŭ nomata kontaktimprovizado, estas danco-praktiko en kiu la kontaktpunktoj inter la partoprenantoj estas deirpunkto de esplorado tra improvizitaj movoj. Temas pri tre libera movoformo kiu konsistas el moderna danco, gimnastiko kaj luktosporto kaj kiu metas grandan emfazon sur komuna improvizado. Kontaktdanco povas esti praktikata kun du aŭ pli da partoprenantoj. Kontaktdanco estas konsiderata kiel speco de improvizita danco kaj estas unu el la plej konataj formoj de postmoderna danco.

Kontaktdanco aŭ kontaktimprovizado

Historio redakti

La kontaktdanco estis disvolvita en Usono ene de la 1970-aj jaroj fare de grupo de dancistoj, gvidataj de Steve Paxton kaj Nancy Stark Smith. Multaj nuntempaj koreografoj ankaŭ uzas kontaktimprovizadon kiel elemento en siaj kreaĵoj, lasante tutan liberecon al la kreivo de la dancistoj. La partoprenantoj ofte havas intensan fluosperton. Kontaktdanco ankaŭ facile dsivastiĝis kiel socia dancfenomeno en formo de improvizitaj kunvenoj (en anglalingva ĵargono nomata Jam) en parkoj ktp, pro malalta barilo: plejparte sufiĉas ludema kaj esplorema menso kaj korpo en bona formo.[1] Ekde 1976 ekzistas la internacia faka revuo Contact Quarterly. En kontaktdanco oni kutimas, almenaŭ parte, rezigni je muzika akompanado, ĉar ĝi deflankigas la koncentriĝon kaj ĉar ĝi havas influon sur la movo-improvizado[2]. Ekzistas ankaŭ en la anglalingva vikipedio listo de ĉiujaraj festivaloj de kontaktdanco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Novack, C, J. (1990) Sharing the Dance: Contact Improvisation and American Culture. University of Wisconsin Press. ISBN 0-299-12444-4
  • Pallant, C. (2006) Contact Improvisation: An Introduction to a Vitalizing Dance Form. McFarland & Company, Inc. ISBN 0-7864-2647-0
  • Tufnell, M. and Vaughan, D. (1999) Body Space Image : Notes Toward Improvision and Performance. Princeton Book Co. ISBN 1-85273-041-2

Referencoj redakti

  1. (germana) Was ist CI - Contactimprovisation Arkivigite je 2016-03-11 per la retarkivo Wayback Machine (kio estas CI)
  2. (germana)  ContactImpro Köln: Was ist ContactImprovisation? Arkivigite je 2016-06-29 per la retarkivo Wayback Machine kio estas kontaktimprovizado) "Dort gibt es Paare aller Art, Trios, acrobatische Hebungen und entspannte Bodenelemente, Tänze zu jeder Art von Musik oder sogar ganz ohne Musik.", konsultita la 27-an februaro 2017.