Kordito

eksplodaĵo

Kordito[1] (angle cordite IFA:[ˈkɔɹdaɪt]) estas familio de senfumaj pulvoraj eksplodaĵoj, konsistantaj el nitroglicerino kaj nitrocelulozo, faritaj en Britio ekde 1889.

Kordito uzita dum la Dua Mondmilito
Kordito en kartoĉo, farita en 1964

PriskriboRedakti

La originala kordito inventita de Abel, Dewar, kaj Kellner konsistis el 58% da nitroglicerino, 37% da nitrocelulozo, kaj 5% da vazelino.

Modifita kordito (angle cordite MD) estis simila al la originala kordito, sed konsistis el 30% da nitroglicerino kaj 65% da nitrocelulozo, kune kun 5% da vazelino.

Kordito RDB (angle Cordite RDB) konsistis el 42% da nitroglicerino, 52% da solvaĵo de nitrocelulozo en alkoholo, kaj 6% da vazelino.

Kordito N (angle Cordite N) estis simila, sed enhavis krome nitroguanidinon.

HistorioRedakti

En 1887, Alfred Nobel inventis la eksplodaĵon balistito, kiu konsisis el 45% da nitroglicerino, 45% da solvaĵo de nitrocelulozo, kaj 10% da kamforo.

En la 1880-aj jaroj, komitato de la registaro de Britio ekesploradis senfumajn pulvorajn eksplodaĵojn por milita uzo. La komitaton estris la angla kemiisto Frederick Abel.

Abel kaj komitatanoj James Dewar (skota fizikisto) kaj W. Kellner inventis kaj patentis la korditon en 1889 (patentoj n-roj 5614 kaj 11664). Originale, la kordito estis en la formo de stangoj, aspektantaj simile al kordoj; tial la nomo kordito.

Alfred Nobel procesis kontraŭ Abel kaj Dewar en 1895, sed ne sukcesis.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • Chapman, Kit. Cordite (angle). Chemistry in its Element: Compounds. Chemistry World.