Frederick Augustus Abel (1827-1902) estis angla kemiisto, fakulo pri eksplodaĵoj, kiu kune kun James Dewar, inventis la korditon, kiu pli malfrue estis adoptita kiel norma eksplodaĵo de la brita armeo. Abel studis kemion ĉe la "Reĝa Politeknika Instituto" kaj en 1845 fariĝis unu el la unuaj dudek ses studentoj de August von Hofmann en la "Reĝa Kolegio pri Kemio".

Frederick Abel
Persona informo
Frederick Augustus Abel
Naskonomo Frederick Augustus Abel
Naskiĝo 17-an de julio 1827 (1827-07-17)
en Londono
Morto 6-an de septembro 1902 (1902-09-06) (75-jaraĝa)
en Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Tombo Nunhead Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Royal College of Chemistry vd
Familio
Patro Johann Leopold Abel vd
Profesio
Okupo kemiistoinventisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto August von Hofmann vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"Minakcidentoj kaj ilia preventado", verko eldonita en 1889.
"Minakcidentoj kaj ilia preventado", verko eldonita en 1889.

En 1852 li estis nomumita profesoro pri kemio ĉe la "Reĝa Militista Akademio" en Woolwich, sukcedinte al Michael Faraday. Inter 1854 kaj 1888 Abelo aktivis kiel municia-kemiisto en la "Kemia Departemento de la Reĝa Arsenalo en Woolwich, establante sin kiel la elstaran britan aŭtoritaton pri eksplodaĵoj.[1] Li estis la unua kiu sukcese preparis la stabilan "nitrocelulozon" boligante kaj mueligante ĵusajn nitritajn fibrojn. Li ankaŭ malkovris kiel stabiligi nitrocelulozon kun "dufenilamino".

Biografio redakti

 
Strukturo de la dufenilamino, substanco kiun Frederick Abel uzis por stabiligi la "nitrocelulozon".

Unu el la plej gravaj el liaj esploroj rilatis al la fabrikado de "trinitrocelulozo". Li kaj James Dewar estis sensukcese procesitaj de Alfred Nobel pro patenta malobservado de simila eksplodaĵo nomata "balistito", la kazo fine estis aranĝita en la Ĉambro de la Lordoj, en 1895.

Li ankaŭ intense esploris la konduton de la nigra pulvo kiam ekbruligita, kune kun la skota fizikisto Sir Andrew Noble. Laŭ peto de la brita registaro, li elpensis la teston de Abel, rimedo por determini la flampunkton de petrolaj produktoj.

Lia unua instrumento, la aparato kun malferma testo, estis specifita per Ago de Parlamento en 1868 por oficiale specifi petrolajn produktojn. Ĝi estis anstataŭita en aŭgusto 1879 per la multe pli fidinda proksimprova instrumento de Abel.

Sub lia gvidado, unue, la trinitrocelulozo disvolviĝis en la Royal Gunpowder Mills de Waltham Abbey, patentita en 1865, poste la kordita fuzaĵo, estis patentita en 1889. En la elektro, Abel studis la konstruadon de elektraj fuzeoj kaj aliajn aplikojn de elektro por militaj celoj.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti