Korsika lingvo

latinida lingvo nun parolata en la insulo Korsiko kaj iom en la nordo de Sardio
(Alidirektita el Korsika)

La korsika lingvo (a lingua corsa) estas latinida lingvo nun parolata en la insulo Korsiko, kiun Francio entenas. La lingvo, kiu havas ĉ. 400.000 parolantojn, montras similecojn kun la sarda lingvo kaj la lingvo de Toskanio. Ĝi viglas en tiu insulo, kie ĝi kunvivas kun la franca lingvo, kaj iom en la nordo de Sardio. Malgraŭ la fakto ke la korsika popolo tre ligiĝas kun la lingvo, ĝi estas laŭ Unesko malaperiĝanta. Ĝi estas dividebla en du malsamajn dialektojn : la cismonticu (alinome cismontano, "ĉiflanke de la montoj"), en la nordo (la departemento Haute-Corse) kaj simile al la toskana lingvo, kaj la pumuntincu (alinome oltramontano), en la sudo, kaj logike pli proksima el la sarda lingvo.

Korsika lingvo
Dialektoj de la korsa
Dialektoj de la korsa
lingvo • moderna lingvo
italaj latinidaj lingvoj
Parolata en Korsiko
Parolantoj 151 000
Denaskaj parolantoj 100.000-400.000
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Oficiala lingvo en Sardio kaj rekonigita lingvo en Korsiko
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 co
  ISO 639-2 cos
  ISO 639-3 cos
  Glottolog cors1241
Angla nomo Corsican
Franca nomo corse
vdr

La lingvo estas evidente la plej bona rimedo por malkovri la korsikan kulturon. La korsika estas cetere tre riĉa en proverboj kaj kantoj.

Specimeno redakti

Patro Nia (PATER NOSTRU)

Pater nostru chì stai in i celi,
ch'ellu sia santificatu u to nome;
ch'ellu venghi u to regnu;
ch'ella sia fatta a to vuluntà,
in celu cum'è in terra.
U pane chì ci abbisogna, dà ci lu oghje,
è togli ci i nostri debbiti,
cum'è no l'avemu tolti à quelli chì ci devianu.
È ùn ci purtà micca ver di a tentazione,
ma franca ci da u male.
Ame.

Muziko redakti

Aŭdeblis kanto en la korsika (O Generale) dum la Eurovision minorities languages 2022[1][2].

Referencoj redakti

  1. Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
  2. Voce Ventu, O Generale, kanto dum Eurovision Minorities Languages 2022, la Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo, YouTube.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti