Malfermi la ĉefan menuon

Kostas KIRIAKOS (greke Κώστας Κυριάκος, kompleta nomo: Konstantinos G. Kiriakos, Κωνσταντίνος Γ. Κυριάκος, naskiĝis la 7-an de oktobro 1945 en Nemea, Peloponezo) estas greka esperantisto.

Kostas Kiriakos
Κώστας (foto por wikipedia).jpg
Kostas Kiriakos
Persona informo
Naskiĝo 1945
en Nemea
Lingvoj Esperanto
Nacieco Helena
Ŝtataneco Grekio
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu la liston tekste
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
Esperantistiĝis en 1974
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li studis en la atena universitato Pantios ekonomiajn kaj politikajn sciencojn kaj laboris dum 38 jaroj (de 1964 ĝis 2002) en la Nacia Banko de Grekio el kiu li eksiĝis kiel bankdirektoro. Li estas edziĝinta kun Lenia Kiriakopulu kaj ili vivas en Ateno.

AgadoRedakti

Kostas Kiriakos esperantistiĝis en 1974 kaj ekde tiam konstante estas aktivulo de Helena Esperanto-Asocio, kiel ties membro, estrarano, ĝenerala ŝekretario, vicprezidanto kaj prezidanto (de 1987 ĝis 1993 kaj de 1999 ĝis 2003). Li gvidis kursojn, publikigis artikolojn, prelegis en kaj ekster la klubejo de la asocio, organizis diversajn asociajn kaj publikajn Esperanto-aranĝojn. Li estis intervjuita de ŝtataj kaj privataj radio-televidaj retoj kaj stacioj.

Estante malnova membro de UEA kaj ties delegito pri informado, li estis vicprezidanto de la 32-a IJK de 1976 en Tesaloniko kaj kunorganizanto de la 2-a Balkana Esperanto-Kongreso de 1984 en Ateno. Plurajn IJK-jn kaj UK-ojn li partoprenis kiel oficiala reprezentanto de la Helena Esperanto-Asocio, ekde 1984 li estas honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo, ekde 1995 membro de ‘The Inernational Directory of Distinguishid Leadership”, en 2013 estis oficiale honorigita de UEA per Diplomo pri sia Elstara Agado[1] kaj en 2012 estis inter la proponitaj kandidatoj por la titolo de la Esperantisto de la Jaro.

Agado en InterretoRedakti

En 2012 li kreis kaj daŭre administras la retpaĝon de la Helena Esperanto-Asocio (www.esperanto.gr) kun blogo kaj asocia paĝo en la retejo facebook.

En la sama jaro, 2012, li ankaŭ konstruis du facebook-lokojn, la helenlingvan “Helena Esperanto-Asocio / Amikoj” (https://www.facebook.com/groups/407185489292089/) por enlanda informado kaj la esperantlingvan “Esperanto-Hellas / Nia Verda Informilo”, (https://www.facebook.com/groups/Grekio/), en kiuj li konstante afiŝas ĉiaspecajn novaĵojn, artikolojn, filmojn, fotojn, kantojn ktp.

Li ankaŭ kreis, en 2013, en la retejo Ipernity riĉan, grandan elektronikan muzeon de la internacia kaj precipe de la helena esperantista historio kaj movado, enhavantan milojn da fotoj en divers-temaj albumoj, multajn son- kaj vid-dokumentojn, artikolojn, intervjuojn, prelegojn kaj simile - preskaŭ la plenan arĥivon de la 90-jara Helena Esperanto-Movado.

VerkojRedakti

 
Libro-Esperanto, Η Γλώσσα της Ελπίδας
  • Esperanto, Η Γλώσσα της Ελπίδας (Esperanto, la Lingvo de la Espero), 1996, Ateno. ISBN 960-248-696-1. Helenlingva, 786-paĝa, verko enhavanta kaj pritraktanta la tuton de Esperanto, la strukturon de la lingvo, la detalan historion, la evoluon kaj atingojn de la esperantistaro en la daŭro de la unuaj cent jaroj, la internacian Esperanto-movadon, la ideologion, ĉion pri la fenomeno Esperanto.
  • Διεθνής Γλώσσα Esperanto, 1887-2012, 125 Χρόνια, από το 19ο μέχρι τον 21ο αιώνα (Internacia Lingvo Esperanto - 1887-2012, 125 jaroj – ekde la 19-a ĝis la 21-a jarcento), 1996, Ateno, ISBN 978-960-93-4363-3. Verko eldonita okaze de tutmonda festado de la 125-jariĝo de Esperanto. Temas pri helenlingva, 402-paĝa verko kun pli ol 1000 koloraj fotoj, kun riĉa materialo, freŝa, juneca, entenanta eĉ la plej lastajn interesajn informojn rilate al la internacia Esperanto-aktivado.
  • Στα βήματα του Δρ. Εσπεράντο - Sur la paŝoj de d-ro Esperanto, 2013, Ateno. ISBN 978-960-93-5794-4. Dulingva (helena-Esperanto) 212-paĝa verko en kiu estas prezentata per koncizaj tekstoj la agado kaj ofero de 580 eminentaj esperantistoj de ĉiuj epokoj, el 75 landoj. Temas pri la sendube plej gravaj laborantoj de la unuaj tempoj de la tutmonda Esperanto-movado, sed ankaŭ pri iuj elektitaj plej signifaj esperantistoj pli postaj kaj nuntempaj, pri la personoj kiuj kreis, progresigis, konservis, antaŭenigis kaj antaŭenigas la aferon de Esperanto en la tuta mondo.
  • Sur la paŝoj de D-ro Esperanto - La Posteuloj, 212 paĝoj, 2015, Ateno. ISBN 978-960-93-7033-2. Dua, pliriĉigita, esperantlingva eldono de la sama verko, prezentanta 1041 distingintajn figurojn de la tutmonda esperantistaro, el 93 landoj kaj de ĉiuj epokoj[2].

PrelegojRedakti

La celoj de la disvastiĝo de Esperanto. Urbodomo de Volos (Tesalio, centra Grekio), 06/01/1980. (La tuta prelego estis publikigita en kvin serioj en la grava ĵurnalo de la urbo ”Enimerosi”)

La nobla ideo de L.L.Zamenhof. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 17/12/1980

1908-1983, 75-jariĝo de U.E.A. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 06/04/1983

Esperanto, kiel rimedo de lingva egaleco kaj libereco. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 16/12/1983

- Unuiĝintaj Nacioj, nia mondo kaj Esperanto. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 19/12/1984

La DLT-sistemo de Toon Witkam. Ĉefhalo de centra hotelo en la urbo Rodos, insulo Rodoso, 0/12/1985

1887-1987, 100-jariĝo de Esperanto. Ĉefparolado de la publika Esperanto-festo (kun vasta ĉiafaka ekspozicio kaj televid-prezento de la festo) okaze de la 100-jariĝo de Esperanto. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 14/12/1987

-  1989, 100 jaroj post la apero de la revuo “La Esperantisto” kaj la naskiĝo de Edmond Privat.  Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 19/12/1989

Esperanto kiel solvo de la internacia multlingveco. Kultura Centro de la Helena Katolika Eklezio, Ateno, 07/04/2003

La lingva problemo ene de la Eŭropa Unio kaj la Internacia Lingvo Esperanto. Kulturdomo de Saronida (antaŭurbo de Ateno), 12/4/2003   

Esperanto, kiel ideologio, lingvo, movado. (Prezento kun bildoj kaj filmetoj). Prelegsalono de la sindikato de Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio, Ateno, 27/2/2012

ArtikolojRedakti

La neceseco de Esperanto. “Trapezitiki” (monata faka ĵurnalo de la Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, Junio 1976

Lingvaj diskriminacioj kaj Esperanto.“Trapezitiki”, Ateno, Majo 1979

La Internacia Lingvo Esperanto en Unesco. kaj Internaciaj Organizoj “Trapezitiki”, Ateno, Decembro 1979

- La Internacia Lingvo Esperanto.“Fotothemata” (faka revuo de la Ligo de Sportamaj Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio, Ateno, No 3/1980

Pri la Internacia lingvo Esperanto.“Trapezitiki”, Ateno, Julio 1984

Esperanto, lingvo sen limoj. “Ni kaj la mondo de la Nacia Banko”(oficiala faka eldono de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, Marto 1985

La komuna eŭropa lingvo. “Ni kaj la mondo de la Nacia Banko”, Ateno , Marto 1988

La Internacia Lingvo Esperanto kiel interlingvo en la DLT-sistemo. “Ni kaj la mondo de la Nacia Banko”, Junio 1989

Esperanto, la lingvo de komputiloj. (kunverko kun la ĵurnalisto K. Tanopulos) “Elefterotipia” (grava ĉiutaga politika ĵurnalo), Ateno, 05/11/1989

Esperanto, la solvo de la lingva gordia nodo. “Elefteria” [semajna grava ĵurnalo de Lariso (centra Grekio)], 19/08/1991

- La babelismo en la Eŭropa Unio kaj la ŝlosilo de Babelo - 40 jaroj post la Pakto de Romo.“ Ni kaj la Banko” (oficiala eldono de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, junio 1997

Internacia Lingvo Esperanto, 1887-2012, 125 jaroj. “Etnotrapeziki” (faka ĵurnalo de la Sciencistoj Oficistoj de la Nacia Banκo de Helenujo), Ateno, decembro 2012

Novaĵoj el Grekujo. “Eŭropa Bulteno”, aprilo 2013

Internacia Lingvo Esperanto, 1887-2012, 125 jaroj. “Delalis” (loka ĵurnalo de la sud-orienta Atiko), januaro-februaro 2013

Esperanto en unuhora TV-elsendo en la greka televido. "Eŭropa Bulteno”, decembro 2013

99-a Universala Kongreso de Esperanto. “Delalis”, julio-aŭgusto 2014

La Troja Milito (de Spiros Sarafian) en Esperanto. “Eŭropa Bulteno”, aŭgusto 2014

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti