Kostelec na Hané

urbo en Ĉeĥio

Kostelec na Hané estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Prostějov en Regiono Olomouc. Ĝi situas ĉe rivereto Romže proksimume 5 km nordokcidente de urbo Prostějov. Ĝi estas fervoja nodo de loka signifo, disduiĝas ĉi tie fervojlinioj Třebovice v Čechách - Prostějov (fervojlinio 306) kaj Červenka - Prostějov (fervojlinio 307). Statuson de urbo Kostelec na Hané akiris en la jaro 1970 kaj ĝi estas la dua plej granda urbo en distrikto Prostějov. Vivas ĉi tie 2 872 loĝantoj (2023).

Kostelec na Hané
urbo
Urbodomo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kostelec na Hané
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Prostějov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Rivero Romže
Situo Kostelec na Hané
 - alteco 241 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 50″ N 17° 03′ 30″ O / 49.51389 °N, 17.05833 °O / 49.51389; 17.05833 (mapo)
Katastro 13,88 km² (1 388 ha) Kostelec na Hané
Loĝantaro 2 872 (2023)
Denseco 206,92 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 41
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589632
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kostelec na Hané
Retpaĝo: www.kostelecnh.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bílovice-Lutotín, Mostkovice, Smržice, Stařechovice, Čelechovice na Hané kaj Hluchov.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131.

Geografio redakti

Kostelec na Hané troviĝas en orienta montarpiedo de Drahana montetaro sur maldekstra flanko de Supramoravia valego kaj de nordo ĝi estas ŝirmata per masivo de Velký Kosíř. Proksime de la urbo trafluas rivereto Romže.

Najbaraj municipoj aŭ partoj de municipoj estas Stařechovice en la nordo, Slatinky kaj Kaple nordoriente, Čelechovice na Hané oriente, Smržice, Prostějov kaj Krasice sudoriente, Čechovice, Domamyslice kaj Mostkovice sude, Ohrozim kaj Lešany sudokcidente, Bílovice-Lutotín okcidente kaj Hluchov nordokcidente.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 365
18801 541
18901 745
19001 869
19102 204
19212 274
JaroLoĝantoj
19302 804
19502 499
19612 616
19702 454
19802 785
19912 688
JaroLoĝantoj
20012 724
20142 871
20162 879
20172 911
20182 921
20192 951
JaroLoĝantoj
20202 900
20212 838
20222 861
20232 872

Pluaj fotoj redakti