Krásné Loučky (germane Schönwiese, pole Krasne Łączki) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Krnov en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 5,5 km nordokcidente de Krnov sur rivero Opavice. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Šumperk - Krnov kaj ŝoseo I/57. Vivas ĉi tie 573 loĝantoj (2021). En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 211 adresoj.

Krásné Loučky
germane Schönwiese, pole Krasne Łączki
vilaĝo
Ponto trans rojo en Krásné Loučky
Oficiala nomo: Krásné Loučky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Najbaras kun Linhartovy nordokcidente
Domoj 211 2009
Rivero Opavice
Situo Krásné Loučky
 - alteco 350 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 29″ N 17° 38′ 19″ O / 50.12472 °N, 17.63861 °O / 50.12472; 17.63861 (mapo)
Katastro 7,47 km² (747 ha) Krásné Loučky
Loĝantaro 573 (2021)
Denseco 76,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1330
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 794 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Krásné Loučky
Portalo pri Ĉeĥio

Al la loka parto Krásné Loučky apartenas ankaŭ Kobylí kaj Chomýž.

Krásné Loučky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,47 km².

Geografio redakti

Parto de la municipo etendiĝas en nordokcidenta direkto de urbo Krnov, sur la dekstra bordo de rivero Opavice kaj proksime kun limo kun Pollando. Parto de la municipo situas en okcidenta direkto de ŝoseo I/57 kuniganta Krnov kaj Město Albrechtice. Tra Krásné Loučky trafluas rojo Kobylí potok (dekstra alfluanto de Opavice).

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1330. En la jaro 1742 la vilaĝo estis dividita inter Aŭstrio kaj Prusio. La aŭstria parto estas hodiaŭ en Ĉeĥio. La prusia parto hodiaŭ estas vilaĝo Krasne Pole en Komunumo Głubczyce en Pollando.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869851
1880928
18901 005
19001 031
19101 225
19211 364
JaroLoĝantoj
19301 403
1950833
1961933
1970838
1980656
1991568
JaroLoĝantoj
2001553
2011601
2021573

Transporto redakti

Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo I/57 kaj fervojlinio Šumperk - Krnov. Ĉirkaŭ la orienta rando de Krásné Loučky kondukas biciklista vojo Silezia magistralo (parto de reto de biciklistaj vojoj Opavice). La ponto en la polan vilaĝon Krasne Pole estas de la fino de la dua mondmilito disrompita.

Galerio redakti