Krakeno (Breco)
sud-Germania kringo
(Alidirektita el Krakeno)

Krakeno aū Breco[1][2] (germanlingve Brezel) estas sudgermana salita nodoforma bakaĵo el gistopasto, kiu antaŭ la bakado estis trempita en 3-5%an solvaĵon entenantan aŭ natrihidrogenkarbonaton (natron), natrihidroksidon aŭ natrikarbonaton (sodon). Per tio ekestas la specifa brunbrila surfaco kaj la tipa gusto, kiun oni ankaŭ nomas "sapeca".
