Krambo
Krambo (latine Crambe) aŭ mara brasiko estas planta genro el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae). La genro konsistas el ĉirkaŭ 34 al 20 specioj, el kiuj ĉirkaŭ 10 specioj hejmiĝas en Eŭropo. Kelkaj specioj ekzemple la mara krambo estas uzataj kiel sovaĝa legomo kaj utilplanto. La krambo estas uzata ankaŭ por rekreskantaj krudmaterialoj antaŭ ĉio kiel oleplanto por ricevi oleojn kaj vaksojn.
krambo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Crambe maritima L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa krambo-specioj estas plurjaraj plantoj, kiuj havas profundan pivotradikon. Ili havas malgrandajn blankajn florojn kun kvar petaloj tipe al la brasikacoj. La guŝoj enhavas po unu gloforma semo.
Disvastigo
redaktiLa disvastigareo de la kramboj estas Eŭrazio, Afriko kaj la makaroneziaj insuloj. La mara krambo troviĝas ĉe la maraj bordoj de la Atlantiko en okcidenta Eŭropo, ĉe la marbordoj de la Balta maro kaj de la Nigra maro. Crambe cordifolia hejmiĝas en la norda Kaŭkazo. Crambe kotschyana kreskas en Mezazio, la nordokcidenta Himalajo kaj la norda Irano kaj estas kultivata en Uzbekio. La Tatara krambo estas sovaĝa planto de la stepoj de orienta kaj suda Eŭropo. Endemio de la Kanariaj insuloj estas la malforta krambo (Crambe strigosa).
Sistematiko
redaktiLa genro krambo havas ĉirkaŭ 34 speciojn, el kiuj ĉ. 10 hejmiĝas en Eŭropo:[1]
- Crambe aculeolata (N.BUSCH) CZERNIAK.
- Crambe amabilis BUTKOV & MAJLUN
- Crambe arborea WEBB EX H.CHRIST
- Crambe armena N.BUSCH
- Crambe aspera M.BIEB.
- Crambe cordifolia STEVEN
- Crambe cretacea CZERNIAK
- Crambe edentula FISCH. & C.A.MEY.
- Crambe feuilleei A.SANTOS
- Crambe filiformis JACQ.
- Crambe fruticosa L.F.
- Crambe glaberrima (BORNM.) GREUTER & BURDET
- Crambe gomeraea WEBB EX H.CHRIST
- Crambe gordjaginii SPRYGIN & POPOV
- Crambe grandiflora DC.
- Crambe grossheimii I.KHALILOV
- Crambe hedgei I.KHALILOV
- hispania krambo (Crambe hispanica L.) kun subspecio:
- abisina krambo (Crambe hispanica subsp. abyssinica (HOCHST. EX R.E.FR.) A.PRINA, sin.: Crambe abyssinica HOCHST. EX R.E.FR.)
- Crambe juncea M.BIEB.
- Crambe kilimandscharica O.E.SCHULZ
- Crambe koktebelica (JUNGE) N.BUSCH
- Crambe kotschyana BOISS.
- Crambe kralikii COSS.
- Crambe laevigata DC. EX H.CHRIST
- mara krambo (Crambe maritima L.)
- Crambe microcarpa A.SANTOS
- Crambe orientalis L.
- Crambe persica BOISS.
- Crambe pritzelii BOLLE
- Crambe santosii BRAMWELL
- Crambe scaberrima WEBB EX BRAMWELL
- Crambe schugnana KORSH.
- Crambe scoparia SVENT.
- Crambe sinuato-dentata HOCHST. EX F.PETRI
- Crambe steveniana RUPR.
- malforta krambo (Crambe strigosa L'HÉR.)
- Crambe sventenii B.PETT. EX BRAMWELL & SUNDELL
- Crambe tamadabensis A.PRINA & A.MARRERO
- tatara krambo (Crambe tataria SEBEÓK)
- Crambe wildpretii A.PRINA & BRAMWELL
- Crambella teretifolia (BATT. & TRAB.) MAIRE
Utiligado
redaktiEscepte de abisina krambo, kiu pro sia alta enhavokvanto de eruka acido estas venena, la kramboj estas uzataj liel nutraĵ- kaj furaĝplanto. La mara krambo etas uzata kiel legomo. La pivotradikoj kaj rizomoj de C. kotschyana kaj Crambe cordifolia estas uzataj kiel furaĝplantoj. La tatara krambo verŝajne ludas rolon en la eŭropa antikvo kiel sovaĝa legomo.
La abisina krambo estas nur uzata kiel oleplanto. La planto etas uzata por fari ŝaŭmbremsanco en lavancoj (emulgatoroj), teknikaj oleoj kaj glitgrasoj. Krome el ili oni faras fibrojn, alkidrezinoj kaj moligancojn kaj por fari farmaciajn produktojn.[2]
Literaturo
redakti- B. Honermeier: Crambe. In: Klaus-Ulrich Heyland, Herbert Hanus, Ernst Robert Keller: Ölfrüchte, Faserpflanzen, Arzneipflanzen und Sonderkulturen. Handbuch des Pflanzenbaus Band 4, Eugen Ulmer KG, Stuttgart 2006; Seiten 179–184. ISBN 978-3-8001-3203-4
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Warwick S.I., Francis A. and Gugel R.K. (2009), Multinational Brassica Genome Project, Guide to Wild Germplasm of Brassica and Allied Crops (tribe Brassiceae, Brassicaceae), taxonomic Checklist and Life History, Ecological, and Geographical Data, tria eldono, Ontario, 2009, Online=Online Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF;427 kB
- ↑ Grüne Rohstoffe auf dem Vormarsch. In: research eu, Magazin des Europäischen Forschungsraums (rete)