Krasnaja Polana (Soĉi, Rusio)

Krasnaja Polana (ruse Красная Поляна, esperante la Ruĝa Valo) estas parto de la urbo Soĉi (Krasnodara regiono de Rusio) situanta kvardek kilometrojn al nordoriento de la Nigra maro kaj 600 metrojn super la marnivelo 43° 40′ N 40° 12′ O / 43.667 °N, 40.200 °O / 43.667; 40.200 (mapo)Koordinatoj: 43° 40′ N 40° 12′ O / 43.667 °N, 40.200 °O / 43.667; 40.200 (mapo).

Krasnaja Polana
urban-type settlement in Russia
Administrado
Poŝtkodo 422370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 918  (2019) [+]
Geografio
Geografia situo 43° 41′ N, 40° 12′ O (mapo)43.67861111111140.205277777778Koordinatoj: 43° 41′ N, 40° 12′ O (mapo) [+]
Alto 533 m [+]
Krasnaja Polana (Rusio)
Krasnaja Polana (Rusio)
DEC
Krasnaja Polana
Krasnaja Polana
Situo de Krasnaja Polana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Krasnaya Polyana [+]
vdr

La loĝloko etendiĝas sur la bordoj de la rivero Mzimta kaj estas ĉirkaŭigita de kelkaj montoĉenoj de Kaŭkazo, kies pintoj atingas 3256 metrojn.

En 2014 en Soĉi okazas la 22-a Vintra Olimpiko. En Krasnaja Polana okazas sportospecoj, kiuj bezonas tieajn klimatajn kaj naturajn kondiĉojn (skiado, sledado, bobado, skisaltado, biatlono, slalomo k.a.).

Historio redakti

Antikvece tie loĝis diversaj abĥaziaj islamaj etnoj, kiuj multe dependis de la Otomana Imperio. Meze de la 19-a jarcento Rusio aneksis ci-areon, rezulte de tio multaj aborigenoj elmigris.

Aŭtune de 1878 la loĝlokon venis 36 grekaj familioj, kiam ĉie floris ruĝa filiko. Ili nomis ĝin la Ruĝa Valo. Baldaŭ tie aperis la kristana preĝejo kaj la lernejo.

En 1900 novkonstruita ŝoseo kunligis Krasnaja Polana kaj Soĉi.

Ekde 1950 sur la rivero Mzimta funkcias Hidroelektra centralo, kies kapacito atingas 28,6 megavattojn kaj liveras sian elektran energion ĉefe al Soĉi.

Jam kelkajn jardekojn areon de Krasnaja Polana ŝatas viziti sportistoj kaj turistoj, kiujn allogas unikaj naturaj kondiĉoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj.

Rimarkindaĵoj redakti

  • lago Kardivaĉ havas elipsan formon (500 m x 300 m), ĝia profundeco atingas 23 m. El ĝi elfluas rivero Mzimta - plej longa en la Okcidenta Kaŭkazo. Ĉiujare dum 7-8 monatoj la lagon kovras glacio.
  • vilao de fama estona verkisto Anton Tammsaare, kiu resaniĝis kaj verkis tie. Ekde 1988 en ĝi funkcias muzeo.
  • akvo de minerala fonto Ursa Angulo kuracas kelkajn malsanojn kaj allogas multajn vizitantojn.
  • muzeo de floro, faŭno kaj mineralogio havas du halojn kaj vidigas figurojn de lokaj bestoj, birdoj ktp. Ankaŭ oni povas vidi kolektojn de plantoj kaj mineraloj.
  • animala rezervejo estas barita areo, kie oni konservas kaj protektas sovaĝan naturon kontraŭ homa influo.
  • lokaj dolmenoj aperis dum la Bronza epoko kiel tomboj de neordinara formo.

Eksteraj ligiloj redakti