Kresido (filino de Kalĥaso)

Kresido pentrita de Thomas Kirk.

Kresido, Krisedo (Cressida, Criseida, CresseidCriseyde) estas rolulo kiu aperas en multaj rakontoj de la Mezepoko kaj de la Renesanco, kiuj rerakontas la historion de la Troja Milito. Ŝi estas Trojanino, filino de Kalĥaso, nome greka profeto. Si enamiĝas kun Troilo, la plej juna filo de la reĝo Priamo, kaj promesas ĉiamdaŭran amon, sed kiam ŝi estis sendita al la grekoj kiel parto de interŝanĝo de otaĝoj, ŝi kuniĝas al la greka militisto Diomedo. Poste ŝi iĝos arketipo de nefidela amanto.

La nomo de la rolulo derivis el tiu de Ĥriseis, nome rolulo kiu aperas en la Iliado sed kiu havas konekton nek kun Troilo, nek kun Diomedo nek kun Kalĥaso. Fakte, la historio de Troilo kaj Krisedo ne aperas en ajna greka legendo, sed estis inventita ĉirkaŭ la 12a jarcento fare de la franca poeto Benoît de Sainte-Maure en Roman de Troie. la virino en la amafera triangulo estis tie nomita ne Cressida sed Briseida, nomo derivita el tiu de Briseis, alia diferenca rolulo de la Iliado, kiu denove estas nek rilata al Kalĥaso nek interplektita en amaferoj kun Troilo aŭ Diomedo. Dekomence, post la apero de la Roman, ankaŭ aliaj aŭtoroj kiuj referencas al la historio, por ekzemplo, Azalais d'Altier en sia poemo Tanz salutz e tantas amors kaj Guido delle Colonne en sia Historia destructionis Troiae, plue uzas nomojn derivitajn el tiu de Briseis.

Estis la itala aŭtoro kaj poeto Boccaccio kiu faris la finajn ŝanĝojn en la nomo de la rolulo en Il Filostrato. Tiu poemo estas la unua verko dediĉita al rakonto de la historio de la amafera triangulo pli ol al la pli granda rakonto de la Troja Milito. La verko de Geoffrey Chaucer nome Troilus and Criseyde estas etendigita versio de la historio bazita sur Boccaccio. Kelkaj aliaj aŭtoroj poste reprenis la rakonton, kiel la skota poeto Robert Henryson en sia The Testament of Cresseid, kiu 'kompletigis' la historion de Kresido (lasita senfina fare de Chaucer), kaj William Shakespeare en sia teatraĵo pri la Troja Milito, Troilus and Cressida.