Kretzhaus estas komunumparto de la urbeto Linz am Rhein en la rejnlando-palatinata distrikto Neuwied. Malgranda parto en la sudoriento de la loko („Oberkalenborn“) apartenas al la komunumo Vettelschoß.

Geografio redakti

Kretzhaus situas sur alteco de 360 m super marnivelo sur la Rejn-Vestervalda Vulkana montodorso, malsupre kaaj nordoriente de la monto Meerberg (alteco 431 m). Ĝi estas tipa stratovilaĝo laŭlonge de la landstrato 254, kiu ligas Rottbitze trans Kretzhaus al Linz am Rhein. Tuj vidalvide de la orienta stratflanko troviĝas la komunumo Vettelschoß al kiu apartenas Kalenborn.En la nordo najbaras la domareto Reifstein kiu apartenas al la komunumo Erpel. Kretzhaus estas la plej alte situanta urboparto de Linz am Rhein.

Literaturo redakti

  • Elli Lind: Gründung und Geschichte von Kretzhaus. In: Landkreis Neuwied (Hrsg.): Heimat-Jahrbuch des Landkreises Neuwied, Neuwied 1972, S. 64–67.
  • Hans Heinrich Mohr: Kretzhaus. Reifstein. Vettelschoß, Bad Tölz 2006, S. 1–150.

Eksteraj ligiloj redakti

50.6134467.310253