Altenahr

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio
(Alidirektita el Kreuzberg (Ahr))

Altenahr estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 492 loĝantojn. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 492 loĝantojn.

Altenahr
Blazono
Altenahr (Germanio)
Altenahr (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Ahrweiler
Komunumaro Verbandsgemeinde Altenahr
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 02643
Poŝtkodo 53502–53505
Aŭtomobila kodo AW
Oficiala Municipokodo 07131003
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Albrecht Kreiten
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Roßberg 3
53505 Altenahr
Demografio
Loĝantaro 1492 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 31′ N, 6° 59′ O (mapo)50.51756.9886111111111Koordinatoj: 50° 31′ N, 6° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 170 m
Areo 14,84 km²
Oficiala retejo http://www.altenahr-ahr.de/
vdr
rigardo en la ĉefan straton de la urbeto
la hodiaŭa burgruino

Geografio redakti

Geografia situo redakti

Altenahr situas en la valo de la rivero Ahr je la norda rando de la Ahr-montaro, ĉirkaŭ 35 km sudoriente de la urbo Bonn.

Komunumo redakti

La komunumo Altenahr konsitas el jenaj partoj: Altenahr, Altenburg, Kreuzberg kaj Reimerzhoven.

najbaraj komunumoj redakti

Jenaj komunumoj estas en rekta najbareco de Altenahr : Kalenborn, Grafschaft, Mayschoß, Ahrbrück, Lind kaj Berg.

Historio redakti

 
Altenahr ĉ. 1900
 
rigardo al la burgo Are

La unu dokumenta mencio estis en la jaro 893 en Prümer Urbar, dokumento de la tiuepoka abatejo de Prüm.

Enkomunumigo redakti

Je la 7a de junio 1969 la ĝis tiam memstara komunumo Kreuzberg kun 560 loĝantoj fariĝis parto de Altenahr.[1]

Evoluo de la loĝantaro redakti

La evoluo de la nombro de loĝantoj de Altenahr por la hodiaŭa komunuma areo:[2]

jaro loĝantoj
1815 893
1835 1 066
1871 1 140
1905 1 305
1939 1 737
1950 1 915
jaro loĝantoj
1961 2 032
1970 2 101
1987 1 758
1997 1 774
2005 1 668

Komunuma konsilantaro redakti

La komunuma konsilantaro en Altenahr konsistas el 16 membroj, kiuj estis elektitaj ĉe la komunuma baloto en Rejnlando-Palatinado 2014. La honorofica komunumestro estas la prezidanto.

La devido de la seĝoj en la konsilantaro estas jene:[3]

Wahl SPD CDU FWG sumo
2014 4 9 3 16 seĝoj
2009 4 9 3 16 seĝoj
2004 3 11 2 16 seĝoj
 
Altenahr, paroĥa preĝejo Mariä Verkündigung

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Konstruaĵoj redakti

  • La plej fama vidindaĵo estas la giganta ruino de la Burgo Are el la 12-a jarcento. En la centro de la komunumo roviĝas la romanika paroĥa preĝejo el la 13a jarcento.
 
rokaro ĉirkaŭ la burgo kaj rigardo en la valo Langfig; ĉirkaŭ 1904
  • Super la vilaĝparto Kreuzberg staras la burgo Kreuzberg.

Naturprotekta areo redakti

  • alvale de la komunumo Altenahr kaj proksime al la "Naturproteka junulargastejo Altenahr[4] en la valo Langfig naturprotektejo „Ahr-meandro apud Altenahr“.

vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz – Amtliches Gemeindeverzeichnis 2006 Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 168, 177 (PDF; 2,1 MB)
  2. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz - Regionaldaten. Arkivita el la originalo je 2015-12-24. Alirita 2015-02-23.
  3. Der Landeswahlleiter Rheinland-Pfalz: Kommunalwahl 2014, Stadt- und Gemeinderatswahlen
  4. Jugendherberge Altenahr, Portrait der Naturschutz-Jugendherberge in Altenahr auf diejugendherbergen.de

Eksteraj ligiloj redakti