Kristiánov (Bedřichov)

Estas ankaŭ Kristiánov.

Kristiánov (germane: Christiansthal) estas domaro en Ĉeĥio, proksime de municipo Bedřichov en distrikto Jablonec nad Nisou. Dum tempo de preskaŭ cent jaroj ĉi tie agadis la plej signifa el arbaraj vitrofarejoj en Jizera montaro. Hodiaŭ ĝi ne estas daŭre loĝigita, sed en lasta konservita historia konstruaĵo estas ĉi tie en trafiko Monumento de vitrofarado en Jizera montaro kaj la domaro estas ŝatata celo aŭ haltiĝo en kelke da turismaj kaj biciklistaj vojoj. Konservita estas ankaŭ tombejo, kie estis sepultataj la loĝantoj de la domaro inkluzive de familio de posedantoj de la gisejo. La tombejo estas enskribita en Centra listo de kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio..

Kristiánov
germane: Christiansthal
domaro
Fuchsloch en Kristiánov sub arbara tombejo
Oficiala nomo: Kristiánov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Bedřichov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Situo Kristiánov
 - koordinatoj 50° 48′ 49″ N 15° 11′ 08″ O / 50.81361 °N, 15.18556 °O / 50.81361; 15.18556 (mapo)
Fondo 1775
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kristiánov (Bedřichov)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La domaro estis fondita samtempe kun la vitrofarejo en la jaro 1775 surbaze de kontrakto inter grafo Kristián Filip Clam-Gallas kaj vitrofaristo Jan Leopold Riedel, al kies familio poste la gisejo en Kristiánov apartenis dum la tuta tempo de sia ekzistado. En la tempo de sia floro Kristiánov havis apud la propra gisejo kun altforno kaj fumtubo ankaŭ sian pastron (ekde la jaro 1780), lernejon (ekde la jaro 1848 ĝis la jaro 1887, kiam ĝi forbrulis), muelejon, segejon kaj propran tombejon, kie estis en la jaro 1800 sepultita Jan Leopold Riedel.

Pluaj fotoj redakti