Krizopraso

(Alidirektita el Krizoprazo)

Krizopraso estas gema variaĵo de kalcedono (fibra formo de kvarco), kiu enhavas kvanteton da nikelo. Ĝi tipe estas pomkolore verda, sed varias al malhele verda. Ĝi estas kriptokristala, kio signifas, ke ĝi konsistas el malgrandaj kristaloj, nevideblaj sen mikroskopo. Tial ĝi estas distingita de roka kristalo, ametisto, citrino, kaj aliaj variaĵoj de kristala kvarco, kiuj estas plejparte travidebla kaj formita el facile videblaj sesedraj kristaloj.

Dosiero:Chryzopraz 2.jpg
krizoprasa krudŝtono, pro enhavo de kerolito kun intense verda koloro
Krizopraso kiel tamburŝtono
polurita krizopaso ŝtono

Aliaj membroj de la kriptokristala kvarco-familio inkluzivas agaton, karneolon kaj onikson. Malsimila al multaj netravideblaj membroj de la kvarca familio, la koloro de krizopraso valoras. La vorto krizopraso devenas de la greka lingvo, ĥrysos signifante oron kaj prason signifante poreon.

Pro siaj malofteco kaj plaĉe verda koloro, krizopraso estas unu el la plej alte taksitaj variaĵoj de kvarco.

La plej konataj fontoj de krizopraso estas Kvinslando, Okcidenta Aŭstralio, Germanio, Pollando, Rusio, Arizono, Kalifornio kaj Brazilo.

Popula kulturo redakti

Laŭ la Biblio, Krizopraso estas la deka valora ŝtono de la altvaloraj ŝtonoj de la fundamento de la urba muro de la "Nova Jerusalemo" en la Apokalipso de Johano (21:20).

Bibliografio redakti

  • Edition Dörfler: Mineralien Enzyklopädie, Nebel Verlag, ISBN 3-89555-076-0
  • Prof. Dr. Walter Schumann: Der neue BLV Steine- und Mineralienführer (6. Aufl.), BLV Verlags GmbH München (2002), ISBN 3-405-16441-9

Eksteraj ligiloj redakti