Krnov (Liboš)
- Ekzistas ankaŭ urbo Krnov.
Krnov (germane: Jägersfeld) estas eksa municipo en Ĉeĥio, nun katastra teritorio kaj baza setlejunuo de municipo Liboš en Regiono Olomouc, en distrikto Olomouc. Ĝi etendiĝas proksimume 1,5 km okcidente de Liboš ĉe rivereto Oskava. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis 89 loĝantoj.
Krnov | |
germane: Jägersfeld | |
vilaĝo | |
Kapelo de sankta Antonio de Padovo en Krnov
| |
Oficiala nomo: Krnov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Liboš |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Hanakio |
Rivero | Oskava |
Situo | Krnov |
- koordinatoj | 49° 41′ 49″ N 17° 12′ 20″ O / 49.69694 °N, 17.20556 °O (mapo) |
Katastro | 0,85 km² (85 ha) Krnov |
Loĝantaro | 89 (2011) |
Denseco | 104,71 loĝ./km² |
Valego | Supramoravia valego |
Unua skribmencio | 1789 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 13 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Krnov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 0,85 km2.
Historio
redaktiKrnov estiĝis en la jaro 1789 kiel domaro de municipo Žerotín. Sed alparoĥigita ĝi estis al Hnojice, kien vizitis lernejon ankaŭ lokaj infanoj. En la jaro 1867 Krnov memstariĝis, ĝi estis poste memstara municipo en politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. Naciece temis pri municipo pure ĉeĥa (ekz. en la jaro 1930 ĉi tie vivis 153 loĝantoj, ĉiuj ĉeĥoj). Ĉar ĝi estis fondita sur loko de sekigita fiŝlago, ne estis ĉi tie ĝis reguligo de rivero Oskava en la dua duono de la 19-a jarcento konvena grundo por agrikulturo. Iom post iom estis konstruita ankaŭ ŝoseo kuniganta Krnovon kun Žerotín kaj Štěpánov, en la jaro 1938 la municipo estis elektrizita. Krnov estis kunigita kun Liboš en la jaro 1960.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
2011 | 89 |
Pluaj fotoj
redakti-
Kruco