Kroata kunao

La kroata kunao (kroate kuna, laŭ la sama vorto por la besto marteso) estis la valuto de Kroatio. 1 kunao egalas al 100 lipaoj (kroate lipa por la arbo tilio). La internacia valuta kodo estas HRK, sed en Kroatio plej ofte uziĝas la mallongigo kn. La valutoŝtanĝa kurzo estas proksimume 7,2 kunaoj kontraŭ 1 Eŭro kaj 4,6 kunaoj kontraŭ 1 svisa franko.

Kunao
Ŝtato: Kroatio
Subdivido: 100 lipaoj
Kodo laŭ ISO 4217: HRK
Mallongigo: kn
Ŝanĝokurzo:
(27-a de majo 2007)
1 Eŭro = 7.3167 HRK
Bruno Rodríguez Carapelle - 1 kuna Croata 2017.jpg
Information icon.svg
vdr
La kroata nacia banko en Zagrebo

La kunao estis stabila valuto, la inflacia kvoto ekde la enkonduko de la valuto dum la jaro 1994 estas pli-malpli 3 procentoj ĉiujare.

Ekzistis moneroj an valoro de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 lipaoj plus 1, 2 kaj 5 kunaoj.

Monbiletoj haveblis en valoro de 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 kaj 1.000 kunaoj.

La kroata valuto estis internacie konvertebla.

Historio de la kunaoRedakti

La nomo devenas de la mezepoka kutimo uzi felojn de martesoj kiel interpagilo en komerco, kaj la pago de impostoj en formo de feloj en la kroatiaj provincoj Slavonio kaj la marborda regiono. Bildoj de martesoj troveblas de la komenco de la 13-a ĝis la fino de la 14-a jarcento sur la tiutempaj kroataj Banovci-moneroj. La regiono Slavonio ankoraŭ hodiaŭ havas bildon de marteso en sia blazono (vidu ankaŭ la paĝon pri la blazono de Kroatio).

La valuto jam estis la oficiala pagilo en la sendependa ŝtato Kroatio dum la Dua Mondmilito.

Dum la jaro 1994 ĝi sekvis la transiran valuton kroata dinaro, kiu estis enkondutita dum la jaro 1991 post la ŝtata sendependiĝo de Kroatio kaj funkciis dum tri jaroj. La modernaj kroataj monbiletoj cetere produktiĝas en Germanio de la firmao Giesecke & Devrient kaj en sia dezajno iom similas al la monbiletoj de la Germana marko, kiuj cirkulis ĝis la jaro 2001. En julio 2020, Kroatio petis membriĝon al la eŭrozono. Intertraktado daŭris ĝis 2022. La 1-an de januaro 2023, Kroatio aliĝis al la eŭrozono kaj alprenis la eŭron kiel ĝian valuton.

Priskribo de la monbiletojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti