Kuba Esperantista Junulara Organizo

Junulara Esperanto Organizo, landa sekcio de TEJO
(Alidirektita el Kuba Esperantista Junularo)

Kuba Esperantista Junulara Organizo (mallonge: KEJO)[1], internacie foje simpligite nomata "Kuba Esperantista Junularo", estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Kubo. Ĝi en 1989 oficiale kiel landa sekcio aliĝis al TEJO. Post generacia ŝanĝo la komisiono refondiĝis la 25-an de majo 2009 kaj laŭ propra informo en la JSK-sinprezento de la TEJO-retejo "ekde tiam agas favore al pligrandiĝo kaj plifortiĝo. La estraro kunsidas almenaŭ unu foje monate, multe komunikas precipe per telefono kaj retpoŝtoj, kaj la sekcianoj organizas kaj organizis plurajn aranĝojn, precipe promenadojn, ekskursojn kaj tendumadojn.

Kuba Esperantista Junulara Organizo
Kuba Esperantista Junulara Organizo
esperanto-organizaĵo • landa sekcio de TEJO
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Havano, Kubo
Tipo Asocio
Estr(ar)o Lázaro Ochoa
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

Dum 2010 okazis unua Nacia Kunveno en la provinco Guantánamo, kadre de la 15-a Zamenhofa Metiejo, kaj dua Nacia Kunveno sekvis en 2011. Laŭ la JSK-sinprezento de la TEJO-retejo "danke al retaj forumoj, librofoiroj, prelegoj en lernejoj, universitatoj, kaj radioprogramoj," la sekcianoj "sukcesas varbi novajn gejunulojn kiuj emas kunlabori kaj agi en kaj por la sekcio". Laŭ la stato de printempo 2012 la junulara sekcio havas 140 aktivajn membrojn.

La junulara sekcio havas paĝon en "Avanco", la bulteno de Kuba Esperanto-Asocio aperanta kvarfoje ĉiujare, krome verkas retan revuon "Por Vi" de la sekcio, kiu laŭ la stato komence de marto 2012 ankoraŭ ne estis publikigita, kaj havas Facebook-retpaĝon vigle frekventatan.

Strukturo redakti

Ke la junulara sekcio formale estas integra parto de Kuba Esperanto-Asocio tute klaras laŭ la antaŭa nomo (JSKEA - Junulara Sekcio de Kuba Esperanto-Asocio); la du asocioj dividas la saman poŝtkestan adreson kiel asocia adreso en la kuba ĉefurbo Havano. La sekcio en Kubo organizis kaj gastigis la 66-an IJK 2010 en Santa Cruz del Norte, kaj antaŭ tio jam la 46-an IJK 1990 en Playa Giron.

KEJO laŭ la lasta aprobita regularo havas estraron kaj nacian komitaton, la prezidanto aŭtomate estas membro de la nacia komitato de KEA. Laŭ la strukturo la estraranoj estas prezidanto, ĝenerala sekretario, kasisto kaj 2 pliaj estraranoj. KEJO ankaŭ estas lansa sekcio de TEJO tial ĝi havas komitatanon A en ties komitato. La prezidanto por la periodo 2018-2020 estas Lázaro E. Ochoa Izquierdo.

Aranĝoj kaj renkontiĝoj redakti

 
Partoprenantoj de la 1a JuSKA

Inter la malpli grandaj eventoj organizitaj de la sekcio ekde la refondo en majo 2009 estas ekzemple gvidita promenado tra Havano, vizito al la Nacia Zooparko kaj al parko kaj rivero Almendares, partopreno de la sekcio en la Havana Karnavalo, organizado kaj partopreno en Masko-Festo aŭ festo en la Natura Parko nomata Lenin.

KEJO regule organizas JuSKA (Junulara Semajnfina Komuna Aranĝo), la plej grava nacia junulara renkontiĝo. Jam okazis 4 foje la aranĝoj, la unua en Pinar del Río, la dua en Mayabeque, la 3-a en Camagüey[2], 4-a en Las Tunas [3] ,la 5-a en Granma (kie grimpis la plej alta nacia montaro) kaj la 6a en la provinco Sancti Spiritus. La organizo subtenas kelkajn grupoj kiel la Naturprotekta Grupo “Kubaj Naturamantoj” (KoNoA) kaj la Radioamatoroj (KLERA). Jam regula evento estas la ĉiumonata junulara tranoktado en la Esperanta Domo Eyeífe, kaj inter pliaj aktivaĵoj nomiĝu ekzemple koncerto de la grupo Amindaj ĉe la Kulturdomo de Contramaestre kaj unutaga promenado tra la plej interesaj lokoj de la urbo Matanzas.

Fonto redakti

  1. Aktuala nomo, vidu jarlibro 2018 paĝo 54
  2. * Esperanto.cu 2014-5 http://www.esperanto.cult.cu/images/Boletines/esperanto.cu_2014_5.pdf Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
  3. * Esperanto.cu 2015-2 http://www.esperanto.cult.cu/images/Boletines/esperanto.cu_2_2015.pdf Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti