Kugelis estas terpomaĵa kaserolaĵo, kiu en Litovio kalkuliĝas inter la nacie tipaj pladoj.

La ĉefaj enhavaĵoj estas terpomoj, lardo, bova lakto, ceperoj kaj ovoj. Spice kutime aldoniĝas nigra pipro, laŭro kaj majorano. Ĉiuj enhavaĵoj miksiĝas, metiĝas en kaserolon kaj bakiĝas en forno.

La nomo de la plado estas pruntaĵo el la jida lingvo (קוגל, "kugl"; komparu al la germana vorto "Kugel", ambaŭ havas la signifon "globo", pro la kutime rondeca formo de la kaseroloj): Tre simila plado ankaŭ estas ŝatata en la juda kuirarto de orienta Eŭropo, kaj dum la multjarcenta paca kunvivado de litovoj kaj judoj en la mezepoka Grandduklando Litovio la plado iĝis kvazaŭ nacia manĝaĵo por ambaŭ etnoj.